András Oszkár Jászi
| András Oszkár Jászi | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 1-an de marto 1917 en Budapeŝto |
| Morto | 22-an de junio 1998 (81-jaraĝa) en Oakland |
| Ŝtataneco | Hungario |
| Alma mater | Universitato Harvard Kolegio Oberlin |
| Familio | |
| Patrino | Anna Lesznai |
| Okupo | |
| Okupo | filozofo literaturhistoriisto |
András Oszkár Jászi [andrAŝ oskAr jAsi], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Jászi András Oszkár, estis hungardevena literaturhistoriisto, altlerneja instruisto. Lia kompleta nomo en Usono estis Andrew Oscar Jaszi, lia patro estis Oszkár Jászi, lia patrino Anna Lesznai.
András Oszkár Jászi[1][2][3] naskiĝis la 1-an de marto 1917 en Budapeŝto, li mortis la 22-an de junio 1998 en Oakland (Kalifornio, Usono).
Biografio
[redakti | redakti fonton]András Oszkár Jászi devenis el juda familio. Post la eksgeedziĝo de siaj gepatroj en 1919 Jászi translokiĝis kun sia patrino kaj frato al Vieno. En 1931 li revenis al Budapeŝto por lerni plu en germana mezlernejo, tamen inter hungaroj. Li maturiĝis en 1935, poste li vojaĝis al sia patro al Kolegio Oberlin, kie li akiris bakalaŭron en 1938, magistron en Universitato Harvard en 1939. Post siaj studoj li instruis en la universitato, dum li iĝis usona civitano en 1942. Li servis kiel usona soldato en Vieno depost la milito. En 1947 li akiris sciencan gradon Ph.D. en Harvard, ekde 1948 li instruis en Universitato de Kalifornio en Berkelio ĝis sia emeritiĝo en 1984. Andrew Jászi ĉefe fokusiĝis al la germana literaturo de la 18-a ĝis la 20-a jarcentoj.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Rilkes Duineser Elegien und die Einsamkeit. (1952)
- The Word and the World: Some Remarks on the Difference between Poetry and Prose. (1961)
- Entzweiung und Vereinigung. Goethes symbolische Weltanschauung (1973)
- Erkenntnis und Wirklichkeit. Grundlagenkritische Voruntersuchungen. (1974)
- Reflections on Goethe’s Faust: In Honor of Stuart Atkins. (1982)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- WikiTrans
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/display/manifestation/PIM59392/78fb239b-a85e-4c43-9a29-98fbfcba3baf/solr/0/24/0/1/authorOrder/ASC hungarlingva datenaro de muzeo
- ↑ https://magyarnemzetinevter.hu/szemelyi-nevter/?id=690228&date=2026-06-21 nemzeti névtér
- ↑ https://www.geni.com/people/Andrew-Andr%C3%A1s-J%C3%A1szi/6000000020950845930 familia datenaro

