Saltu al enhavo

Arnold Beichman

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Arnold Beichman
Persona informo
Naskiĝo 17-an de majo 1913 (1913-05-17)
en Nov-Jorko
Morto 16-an de februaro 2010 (2010-02-16) (96-jaraĝa)
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato Kolumbio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo ĵurnalisto
politikologo Redakti la valoron en Wikidata
v • d • r

Arnold Bleichman - n. la 17-an de majo 1913, m. la 17-an de februaro 2010 en aĝo de 96 jaroj - estis aŭtoro, akademiulo kaj kritikisto de komunismo.[1] Dum lia morto, li estis esplorkunlaboranto de la Institucio Hoover kaj kolumnisto de The Washington Times.

Beichman estis naskita en la urboparto Lower East Side (Malsupra Orienta Flanko) de Novjorko, en Manhatano, en familio de judaj enmigrintoj de Ukrainio. Li bakalaŭriĝis en Universitato_Kolumbio en 1934, post kio li sukcedis sian amikon, Arthur Lelyveld, kiel ĉefredaktoro de la universitata bulteno Columbia Daily Spectator.

Beichman pasigis multajn jarojn en ĵurnalismo, laborante por la New York Herald Tribune, PM, Newsweek, kaj aliaj. Li revenis al Universitato_Kolumbio en siaj 50-aj jaroj por magistriĝi kaj doktoriĝi en politika scienco en 1967 kaj 1973, respektive.

Li donis sian nomon al "Leĝo de Beichman", kiu deklaras: "Kun la ununura escepto de la Usona Revolucio, la sekvo de ĉiuj revolucioj ekde 1789 nur plimalbonigis la homan kondiĉon." Lia juda patro Solomon Beichman daŭre estis malfeliĉa, ĉar li volis ke Arnold estu rabeno.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ nekrologo en The Washington Post la 9-an de marto 2010 (angle)

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]