Saltu al enhavo

Christian Krohg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Christian Krohg
Christian Krohg, ĉ. 1903
Christian Krohg, ĉ. 1903
Persona informo
Naskiĝo 13-an de aŭgusto 1852 (1852-08-13)
en Vestre Aker
Morto 16-an de oktobro 1925 (1925-10-16) (73-jaraĝa)
en Oslo
Tombo Vår Frelsers gravlund en Oslo Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj norvega • dana vd
Ŝtataneco Norvegio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Oslo
Norwegian National Academy of Craft and Art Industry (en) Traduki
Hartvig Nissen School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Christian Krohg
Memorigilo Christian Krohg
Familio
Patro Georg Anton Krohg (mul) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Oda Krohg (1888–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < vd
Profesio
Okupo pentristo • ĵurnalisto • verkisto • profesoro • artisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo natura historio vd
Verkado
Verkoj Man overboard ❦
The Struggle for Existence. Study ❦
Albertine i politilægens venteværelse vd
vd Fonto: Vikidatumoj
v • d • r
Portreto de Christian Krohg fare de Oda Krohg (ĉ. 1903)
Memportreto (1917)

Christian KROHG (naskita la 13-an de aŭgusto 1852 en Vestre Aker apud Oslo; mortis la 16-an de oktobro 1925 en Oslo) estis norvega naturalisma pentristo, ilustristo, aŭtoro kaj ĵurnalisto. Krohg estis inspirita de la realismo kaj ofte elektis motivojn el la ĉiutaga vivo.

Krogh studis pentradon en Germanio. Reveninte al Norvegio en 1879, li ludis tre gravan rolon en la "Skagen-skolo". Inter 1902 ĝis 1910 li estis profesoro pri pentrado en Parizo (Montparnasse), kaj poste profesoro kaj direktoro de ĉe la Norvega Akademio de Artoj de 1909 ĝis 1925.[1][2]

En 1888, Krohg edziĝis kun la pentristino Oda Lasson (1860–1935), kiu ankaŭ estis lia lernanto. La paro havis du infanojn: filinon, Nana (1885–1974), kaj filon, Per (1889–1965), kiu ankaŭ fariĝis pentristo.

Krohg komence pentris sub la influo de Max Klinger, kiun li renkontis en Berlino, kaj la francaj impresionistoj. Poste, li fokusiĝis al naturalismaj bildigoj de la vivoj de ordinaraj homoj, ofte de la marĝenoj, eksplicite kritikante la superregantajn sociajn rilatojn. Liajn pentraĵojn karakterizas vigleco kaj esprimivo karakterizaj por la transira periodo inter Romantikismo kaj Naturalismo.

La plej fama verko de Krohg estas la romano Albertine, publikigita en 1886, kiu kaŭzis politikan kaj socian skandalon. Lokita en la ĉefurbo de Norvegio, ĝi rakontas la historion de needziniĝinta kudristino, Albertine, kies financa situacio devigas ŝin prostituiĝi. La romano estis konfiskita la tagon post la publikigo, laŭ ordonoj de la Justicministro mem. La konfisko estis konfirmita en postaj tribunaloj, kaj la aŭtoro estis monpunita. En januaro 1887, ĉirkaŭ 5,000 homoj, plejparte laboristoj kaj studentoj, protestis defende de la romano. Krohg pentris plurajn pentraĵojn ilustrante la libron, la plej fama estante Albertine en la atendoĉambro de la polickuracisto el 1887.

Portretoj

[redakti | redakti fonton]

Socia realismo

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ Tore Kirkholt Christian Krohg. Store norske leksikon. Alirita 1 April 2018 .
  2. ↑ Oscar Thue Christian Krohg. Norsk kunstnerleksikon. Alirita 1 April 2018 .

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]