Fondaĵo Clinton
| Fondaĵo Clinton | ||
|---|---|---|
| fondaĵo neprofitcela organizaĵo | ||
| Komenco | 1997 vd | |
| Landoj | Usono vd | |
| Sidejo | Nov-Jorko | |
| Fondintoj | William J. Clinton vd | |
| Estro | William J. Clinton | |
| Retejo | Oficiala retejo | |
| Jura formo | organizaĵo laŭ 501(c)(3) | |
La Fondaĵo Clinton (angle Clinton Foundation) estas usona bonfara fondaĵo (neprofitcela organizaĵo) establita de la antaŭa Prezidanto de Usono, Bill Clinton, post kiam li forlasis la Blankan Domon en 2001. La fondaĵo havas sian oficejon en Harlem, Novjorko, kaj situas en la Prezidenta Centro kaj Parko William J. Clinton en Little Rock, Arkansaso. Aldone al la prezidenta biblioteko de Bill Clinton, ĝi ĉefe inkluzivas la Tutmondan Iniciaton Clinton, kiu dediĉas sin al la batalo kontraŭ aidoso. Alia parto de la Fondaĵo Clinton estas la Publika Lernejo Clinton, kiu enkarnigas la deziron de Bill Clinton instigi pli da junuloj implikiĝi en publika servo. [1]
La organizaĵo prizorgas plurajn bonfarajn iniciatojn por plibonigi sanon, redukti malriĉecon kaj respondi al katastrofoj.
La organizaĵo origine nomiĝis la Fondaĵo William J. Clinton kaj ŝanĝis sian nomon al la Fondaĵo Bill, Hillary & Chelsea Clinton en 2013. [2][3]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Leadership Team. clintonfoundation.org. Arkivita el la originalo je December 9, 2016. Alirita October 18, 2017 .
- ↑ Clinton center shows staying power. arkansasonline.com (November 14, 2019). Arkivita el la originalo je February 19, 2021. Alirita 2020-11-15 .
- ↑ Haberman, Maggie, "Foundation renamed for all three Clintons", Politico, April 8, 2013.

