Clive Cussler
| Clive Cussler | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| Clive Cussler | |||||
| Naskiĝo | 15-an de julio 1931 en Aurora | ||||
| Morto | 24-an de februaro 2020 (88-jaraĝa) en Scottsdale | ||||
| Tombo | Dallas Park Cemetery (en) | ||||
| Lingvoj | angla vd | ||||
| Loĝloko | Aurora vd | ||||
| Ŝtataneco | Usono | ||||
| Alma mater | Pasadena City College (en) Alhambra High School (en) | ||||
| Familio | |||||
| Infanoj | Dayna Cussler (mul) | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | verkisto • sciencfikcia verkisto • romanisto • scenaristo • arkeologo | ||||
| Laborkampo | arkeologio • literatura aktiveco • trilero • subakva arkeologio • trilero vd | ||||
| Aktiva dum | 1973– vd | ||||
| |||||
| En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Clive Eric CUSSLER (n. la 15-an de julio 1931 en Aurora, Ilinojso, Usono ; 24-a de februaro 2020 en Scottsdale, Arizono) estis usona verkisto, scenaristo kaj aŭtoro de krimromanoj kaj aventurromanoj kaj subakva esploristo. [1]
Lia plej konata heroo estas Dirk Pitt, kiun li kreis en 1973. En la lastaj jaroj li ankaŭ verkis plurajn librojn kune kun la usona aŭtoro Paul Kemprecos pri la nova heroo Kurt Austin en la NUMA-Dosieroj kaj kun Craig Dirgo kaj Jack du Brul la Oregon-Dosieroj pri ilia prezidanto Juan Cabrillo.
Lia tria publikigita libro, *Raise the Titanic!* ( Viking Publishing, 1975), estis lia unua grava komerca sukceso. La filmadapto de 1980, tamen, estis fiasko, malgraŭ ĉefrolado de tiaj steluloj kiel Jason Robards, Anne Archer, kaj Alec Guinness. En 2005, lia romano *Operation Sahara* estis adaptita en filmon nomitan *Sahara: Adventures in the Desert*, ĉefroligante Matthew McConaughey kiel Dirk Pitt.
Per la enspezoj de siaj romanoj, Clive Cussler financis la neprofitcelan organizaĵon Numa (ne konfuzu kun la samnoma organizaĵo el liaj libroj), kiu celas malkovri kaj esplori historie signifajn ŝipvrakojn antaŭ ol ili estas putritaj kaj detruitaj. [2]
Liaj romanoj inspiris diversaj aliaj verkaĵoj de fikcio.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ "Clive Cussler Dead, Bestselling Author Of 'Sahara' Dies At Age 88", Inquisitr, February 26, 2020. Arkivigite je 2020-02-28 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ NUMA.Net Clive Cussler Biography. NUMA. Alirita October 6, 2007 .
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo
- NUMA retejo
- Aŭdia intervjuo kun Clive Cussler Parolado pri La Postkuro (The Chase)
- Clive Cussler retejo de adorantoj
- La Muzeo Cussler
- clivecussler.com.au
- Cussler informilo Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine

