Saltu al enhavo

Eddius Stephanus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eddius Stephanus
Paĝo el 11-a-jarcenta manuskripto de la "Vita Sancti Wilfrithi" priskribanta la fondon de la Abatejo de Hexham
Paĝo el 11-a-jarcenta manuskripto de la "Vita Sancti Wilfrithi" priskribanta la fondon de la Abatejo de Hexham
Persona informo
Naskiĝo 650
Morto 710
en Ripon, Norda Jorkŝiro, Britio
Lingvoj latina
Ŝtataneco Northumbria Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo hagiografo
pastro
monaĥo Redakti la valoron en Wikidata
Verkoj Vita sancti Wilfrithi
vdr

Eddius Stephanus (aŭ Stefano de Ripon) estis anglosakso de la 8-a jarcento kiu gravis pro sia biografio de Sankta Wilfrid.

Li estis pastro kiu eble estis ĉant-instruisto kiun Wilfrid venigis de Kent al la monaĥejo de Ripon. Li verkis la biografion de Wilfrid por la monaĥoj de Ripon, post peto de Acca, episkopo de Hexham.

La biografio estas la plej frua anglosaksa historia verko kiu ankoraŭ restas. Ĝi estis inter la fontoj de la anglosaksa historiisto Bede. Ĝi donas informojn pri la Sinodo de Whitby kiuj iom malsamas al tiuj de la historio de Bede: ekzemple, dum Bede emfazas la religiajn disputojn, Eddius donas pli da informoj pri la politika situacio.