Ervin Raisz
| Ervin Raisz | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | la 1-an de marto 1893 en |
| Morto | la 1-an de decembro 1968 en |
| Lingvoj | angla • hungara • araba • franca • portugala • hispana • germana • japana |
| Ŝtataneco | Usono Hungario |
| Alma mater | Universitato Kolumbio - geologio (–1929) Teĥnika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto - konstrua inĝenierarto, arkitekturo (–1914) |
| Okupo | |
| Okupo | kartografo verkisto universitata instruisto inĝeniero redaktisto geografo kuratoro |
Ervin Raisz [rajs], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Raisz Ervin estis hungardevena usona, kartografo, altlerneja instruisto. Lia persona nomo en Usono estis Erwin.
Ervin Raisz[1][2] naskiĝis la 1-an de marto 1893 en Lőcse (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Levoča en Slovakio), li mortis la 1-an de decembro 1968 en Bangkoko (Tajlando).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Ervin Raisz maturiĝis en gimnazio en Makó en 1910, poste li akiris arkitekturan diplomon en Reĝa Teknikuniversitato palatino József en 1914, poste li estis soldato dum la unua mondmilito. En 1923 li elmigris al Novjorko, kie li laboris en produktejo pri mapoj, dum li studis por sia doktoreco en 1929 en Universitato Kolumbio. Ekde 1931 li instruis en geografia instituto de Universitato Harvard kaj estis kuratoro de la mapkolekto dum 2 jardekoj. Lia ankaŭ kreis mapojn per plumo, krome li verkis la unuan anglan kartografian lernolibron en 1938. Li mortis dumvoje al internacia kongreso.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM364494 hungarlingva datenaro de muzeo
- ↑ https://magyarnemzetinevter.hu/szemelyi-nevter/?id=740133&date=2026-05-10 nemzeti névtér

