Saltu al enhavo

Francesco Rutelli

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Francesco Rutelli
Persona informo
Francesco Rutelli
Naskonomo Francesco Rutelli
Naskiĝo 14-an de junio 1954 (1954-06-14) (72-jaraĝa)
en Romo
Lingvoj itala vd
Ŝtataneco Italio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Romo "La Sapienza" Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Radikala Partio
The Democrats (en) Traduki
Demokratio estas Libereco — La Lekanto
Federacio de la Verduloj
Demokrata Partio
Alianco por Italio
Rainbow Greens (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Edz(in)o Barbara Palombelli (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Parencoj Mario Rutelli (en) Traduki (praavo) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto ĵurnalisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Strasburgo Bruselo Romo vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Francesco RUTELLI (naskiĝis la 14-an de junio 1954) estas itala politikisto.

Francesco Rutelli

Li inter 2006 kaj 2008 estis la ministro pri kultura heredaĵo en la centra-maldekstra registaro de Romano Prodi, kaj tiutempe ankaŭ funkciis kiel vicĉefministro de Italio. En la pasinteco li interalie estis la urbestro de Romo (1993–2001), kaj la prezidanto de la centra-liberala partio Margherita (2002-2007). Krome li estis membro de la Itala Ĉambro de Deputitoj de 1983 ĝis 1994 kaj de 2001 ĝis 2008, kaj estis membro de la Eŭropa Parlamento (1999–2004) kaj senatano de Italio (2008–2013).

En 2001 li estis la kandidato de la centra-maldekstra koalicio konata kiel "La Olivarbo" (Itale:L'Ulivo) por iĝi ĉefministro, sed li estis venkata de Silvio Berlusconi en la ĝeneralaj elektoj. Li komencis sian politikan karieron kiel verdulo kaj subtenanto de progresemaj temoj.