Fritz Wollenberg
| Fritz Wollenberg | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 16-an de novembro 1948 (77-jaraĝa) en Berlino |
| Lingvoj | Esperanto • germana |
| Ŝtataneco | Germanio |
| Okupo | |
| Okupo | esperantisto aŭtoro eldonisto ĉiĉerono esperantologo pedagogo redaktisto |

Fritz WOLLENBERG (naskiĝis la 16-an de novembro 1948 en Berlino-Friedrichshain) estas germana pedagogo, urbogvidanto, esperantisto, esperantologo, aŭtoro, eldonisto kaj aktivulo en la Esperanto-Ligo Berlin (ELB). Li publikigis diversajn librojn kaj multajn artikolojn pri la historio de Esperanto ĉefe en Berlino kaj Brandenburgio, kaj pri konataj esperantistoj, ekzemple pri Adolf Schmidt kaj Wilhelm Ostwald. Li regule kontribuas al la simpozioj de la Gesellschaft für Interlinguistik (GIL – Societo pri Interlingvistiko), kies fonda membro li estas ekde 1991.[1]
Vivo
[redakti | redakti fonton]Post dekjara vizito de ĝenerala lernejo de 1965 ĝis 1969 li studis ĉe la Instituto por Instruista Klerigo en Berlin-Köpenick. Li sukcese ekzameniĝis kaj laboris en Berlinaj lernejoj. Plue li studis kaj diplomiĝis en la Pedagogia Altlernejo en Lepsiko. De 1979 ĝis la emeritiĝo en 2014 li laboris en libertempa domo por infanoj. Lia ĉefokupo estis la urboesplorado kun infanoj.
Ekde 2014 Wollenberg agadas kiel urbogvidanto kaj preleganto pri berlinaj temoj.
En 2021 li fondis propran eldonejon kaj de tiam eldonas prefere urbogvidilojn esperant- kaj germanlingvajn.
Esperanta agado en GDR
[redakti | redakti fonton]Esperanton Wollenberg lernis en 1966 en Kulturliga kurso. Li membriĝis en konversacia grupo sub gvido de Karl Maier en Berlin-Prenzlauer Berg kaj fariĝis membro de la Germana Kulturligo, sekcio Esperanto. Li aktivis en la grupo kaj kunlaboris en la Distrikta Laborrondo Esperanto Berlino. La nove bakita esperantisto ekde tiam partoprenis Esperanto-aranĝojn en GDR kaj eksterlande, kaj partoprenis pluajn kursojn laŭ diversnaciaj lernolibroj, ekzemple en 1967 en Szeged (Hungario) kaj en 1974 en Pisanica (Bulgario). La kurson dum la 4-a Pedagogia Esperanto-Seminario en Szeged (Hungario), dum kiu li profundiĝis en la Esperanto-historion kaj -literaturon, li finis sukcese. La ekzamenan dokumenton subskribis inter alie la fama prof. István Szerdahelyi. En Pisanica (Bulgario) Wollenberg vizitis kurson, gviditan de Nikolaj Bojaĝiev.[2] Li partoprenis interalie la TEJO-Kongreson en 1972 en Toruń (Pollando) kaj la Universalan Kongreson de Esperanto en 1983 en Budapeŝto. GDREA komisiis lin membro de la ekzamena komisiono por la Sprachkundigenprüfung 1 (LIngva Kapableco 1) en 1988 kaj 1989.
En GDREA Wollenberg estis membro de la Centra Estraro de 1981 ĝis 1990 kaj respondeca pri la laboro kun infanoj. Li i.a. organizis diversajn tre sukcesajn aranĝojn.
Li iniciatis en 1981 la unuan GDR-an Esperanto-Renkontiĝon de Gelernejanoj kaj organizis la unuajn kvin renkontiĝojn en Berlino kaj Strausberg. Ekde 1986 la renkontiĝoj estis organizitaj en diversaj lokoj de la lokaj grupoj. En 1983 la geestroj de la gelernejanaj grupoj kaj aliaj interesitoj fondis la Komisionon Esperanto-laborgrupoj de gelernejanoj en GDREA, kies prezidanto fariĝis Fritz Wollenberg. La komisiono organizis la sekvajn renkontiĝojn, interŝanĝon de spertoj de la prizorgantoj, kaj zorgis pri materialoj por Esperanto-instruado kaj -agado kun infanoj.[3]
Alia agado de Wollenberg ekde 1984 estis dediĉta al la historio de Esperanto, speciale al interesaj personoj. Dum la 4-a Centra Renkontiĝo de GDREA en Dresdeno li prelegis okaze de la 125-a datreveno de la naskiĝo de Zamenhof pri ties humanisma mesaĝo.[4]
Poste li studis ekzemple en la Akademia Arkivo en Berlino (hodiaŭ Arkivo de la Berlina-Brandenburgia Akademio de Sciencoj), samkiel ankaŭ en Ostwald-Memorejo kun arkivo en Großbothen. Pri la rezultoj li prelegis en diversaj aranĝoj kaj publikigis diversajn artikolojn.
De 1988 ĝis 1990 la germanlingva Esperanto-revuo Die rationelle Sprache publikigis lian serion Rückblicke (Retrorigardoj) pri kelkaj Esperanto-historiaj temoj.
La juna Zamenhof estis titolo de prelego, kiun Wollenberg faris dum Zamenhoffesto de junuloj en Biesenthal kaj de artikolo, kiu estis publikigita en la Junulara Cirkulero 4/5 de la 21-a de januaro 1987.[5]
Esperanta agado post 1990
[redakti | redakti fonton]Post la unuiĝo de GDR kun FRG Wollenberg dum multaj jaroj estis estrarano, de 1992 ĝis 2001 kaj de 2005 ĝis 2006 prezidanto de ELB.
En antaŭrimarko de libreto, kiun li verkis kaj eldonis okaze de la jubileo, 90 jarojn Esperanto en Berlino, kun la jubilea emblemo de Michael Peters sur la titolpaĝo, li malkaŝas gravan motivon por sia organiza, esplora kaj eldona agado en tiu tempo:
“La malfermo de la Berlina muro en novembro 1989 malfermis ankaŭ novan ĉapitron en la Berlina Esperanto-historio. La 3-an de februaro 1991 en jarĉefkunveno la orientberlina grupo de GDREA aliĝis al la Esperanto-Ligo Berlin, kaj depost tiam denove agadas komuna Esperanto-organizaĵo en Berlin.
Reciproka interkonatiĝo ankaŭ kondiĉas scion pri la historio de la Esperanto-movado en la respektiva alia urboparto. En oriento kaj en okcidento ni konstatis, ke ni multe pli sciis pri la Esperanto-movado en aliaj landoj ol pri tiu en la alia urboparto de Berlin. Min interesis tiu fenomeno, kaj mi kolektis materialojn, intervjuis esperantistojn en ambaŭ urbopartoj unue nur pensante pri reciproka kompreno de la Esperanto-historio en orienta kaj okcidenta Berlino post la milito, sed mia scivolemo pelis min paŝo post paŝo ankaŭ en la tempojn antaŭajn.
La 90-jariĝo de la Esperanto-movado en Berlin ŝajnas al mi konvena evento, komenci la prezentadon de la ĝisnunaj rezultoj.”[6]
Kiel Ligo-prezidanto, sed ankaŭ poste, li iniciatis kaj ĉeforganizis multajn gravajn aranĝojn de Esperanto-Ligo Berlino (respektive Esperanto-Asocio Berlino-Brandenburgio kaj Esperanto-LIgo Berlino-Brandenburgio), ekzemple la Komensky-Zamenhof-honorigon okaze de la 400-a naskiĝtago de la granda klerulo kaj de la 75-a mortotago de la inventinto de Esperanto kun gvido tra la estiĝanta Komenia Ĝardeno kaj plantado de la Zamenhof-kverko sur la Esperanto-placo en Neukölln (1992)[7], voĉlegadon el verkoj de berlinaj Esperanto-verkistoj kaj -tradukintoj en la Nikodemus-preĝejo en Berlin-Neukölln (1993) [8], festaranĝon 90 jarojn Esperanto en Berlin en la Najbareca Domo ĉe la lago Lietzensee (1993)[9], Adolf-Schmidt-Honorigon okaze de la 50-a datreveno de la mortotago de la fama geofizikisto kaj esperantisto en la Adolf-Schmidt-Observatorio por Geomagnetismo en Niemegk (1994)[10], Wilhelm-Ostwald-Kolokvon en la Humboldt-Universitato de Berlino (1996)[11], Fethke-omaĝon okaze de la 100-a datreveno de la naskiĝo de la Esperanto-verkisto, scenaristo kaj reĝisoro Jan Fethke en la Pola Instituto Berlino kun simpozio, ekspozicioj kaj retrospektivo de Fethke-filmoj (2003)[12], festaranĝon okaze de la jubileo 100 jarojn Esperanto en Berlino en la Pola Instituto (2003)[13], kulturaranĝon rilate al la UK de Esperanto en Jokohamo (Japanio) en la Mori-Oogai-Memorejo (2007)[14], kulturaranĝon kun koncerto en la estonta Zamenhofparko en Lichtenberg, tramveturadon memore al la berlina kunveno post la UK en Dresdeno, kiun Zamenhof partoprenis, kaj prezenton de la germanlingva traduko de la libro La Zamenhofstrato fare de la aŭtoro Roman Dobrzyński en la Pola Instituto (2008)[15], historie biografian aranĝon pri la Esperanto-poeto, metiisto, laborista esperantisto, ELB-prezidanto kaj komunuma parlamentano Adolf Sproeck (2011)[16].
Laŭ instigo de John Wells en salutletero okaze de la jubileo 90 jarojn Esperanto en Berlino Wollenberg gvidis en 1994/1995 la komisionon “Universala Kongreso de Esperanto en Berlino” por esplori la demandon, sub kiuj kondiĉoj eblas okazigi UK en Berlino. En sia raporto al la jarĉefkunveno de ELB en februaro 1995 li rekomendis “la kandidatiĝon de Berlino por Universala Kongreso de Esperanto”.
En la provizora LKK, fondita en oktobro 1995, kaj ekde 1997 en la LKK li estis vicprezidanto kaj respondeculo por informado. Kiel ELB-prezidanto li subskribis apud Frank Stocker (GEA-prezidanto) kaj Detlef Hofmann (prezidanto de Brandenburgia Esperanto-Asocio) la inviton de la Universala Kongreso de Esperanto por la jaro 1999 al Berlino.[17]
Dum la UK li gvidis kune kun Katalin Smidéliusz (Katalin Kováts) tra la programo de la Internacia Arta Vespero.
Alia kulmino de la berlina Esperanto-vivo estis la jubileo 100 jarojn Esperanto en Berlino en 2003. En 2002 jam sin konstituis komisiono por preparado de la jubilea jaro, kiun gvidis Fritz Wollenberg.
La Fethke-omaĝo kaj la festaranĝo en la Pola Instituto en novembro elstariĝis. Okazis aldone memoraranĝoj por la lingvisto Viktor Falkenhahn, la tradukinto Karl Schulze, la verkisto Louis Beaucaire kaj pri la iama laborista esperantisto Ludwig Schödl.
Frukto de ĉi tiu jaro ankaŭ estis la Jubilea Libro 1903–2003 kun diversspecaj kontribuoj pri la Esperanto-movado en Berlino. Wollenberg kompilis ĝin, skribis proprajn kontribuojn kaj instigis pli ol 50 personojn, kiuj vivis en Berlino aŭ estis ligitaj kun la urbo, verki kontribuojn.
Li multon faris kaj daŭre faradas por la intelekta “verda vivo” en Berlino, zorgante i.a. pri interesa programo en loka Esperanta grupo. Li gvidis multajn ekskursojn tra Berlino pritraktante berlinajn kvartalojn aŭ konstruaĵojn, kiuj estis gravaj en la historio de Esperanto.
De 1997 ĝis 2019 li organizis kune kun Gerd Bussing la temajn vesperojn en Kafejo Mittendrin, Kafejo Multikulti kaj en la Kulturdomo Danziger50. Li estas ekde 1990 fonda membro de Kulturligo Prenzlauer Berg e.V. kaj gvidis ĝis 2019 ĝian fakgrupon Esperanto[18].
De 2013 ĝis 2019 Wollenberg organizis kunlabore kun la unuiĝoj kaj institucioj ĉirkaŭ la Esperanto-placo la somerajn festojn sur la placo.
En 2019 li kune kun la Muzeo Lichtenberg kaj la Staddtteilkoordination Lichtenberg Mitte (Kvartala Kunordigo Lichtenberg Mezo) okazigis por festi la jubileon 10 jarojn Zamenhofparko en Lichtenberg ekspozicion kun malferma prelego en la urbodomo de Lichtenberg kaj muzike kulturan aranĝon en la Zamenhofparko.
Wollenberg kreis ankaŭ la ekspoziciojn 90 jarojn Esperanto en Berlino en 1993 en la Najbareca Dome ĉe Lietzensee en Berlin-Charlottenburg, Vivo kaj verko de Jan Fethke kune kun Gerd Bussing en 2003 en la Pola Instituto Berlino, Adolf Sproeck – Distrikta parlamentano, metiisto kaj Esperanto-poeto en la Kulturdomo Danziger50 en 2011, Reformpedagogo ne rezignas pri Wilhelm Wittbrodt sur la Esperantoplaco en 2013, 111 jarojn Esperanto en Berlino kaj Brandenburgio sur la Esperantoplaco en Berlin-Neukölln kaj en la Oranĝerio en Berlin Lichtenberg en 2014, Zamenhof – inventinto de Esperanto en 2016 kaj 2017 sur la Esperantoplaco kaj ekde 2017 en la Esperanto-butiko (Oficejo de GEA), Katzbachstraße 25, kaj 10 jarojn Zamenhofparko en 2019 en la Zamenhofparko kaj poste en la Esperanto-butiko.
De aŭgusto 2004 ĝis oktobro 2006 Wollenberg invitis al 25 Berlinaj Esperanto-ekskursoj en lokoj de Esperanto-kulturo en la berlinaj urbokvartaloj Prenzlauer Berg, Mitte, Charlottenburg, Tiergarten, Friedrichsfelde, Friedrichshain, Neukölln, Köpenick, Kreuzberg, kaj Schöneberg.
De marto 1995 ĝis novembro 1997 li redaktis 11 aldonojn al la Berlina Informilo, nome Berlina Esperanto-kulturo pri personoj, eventoj kaj eldonaĵoj.
Li partoprenis en En la mondon venis nova lingvo, festlibro por Ulrich Lins, kaj kontribuis al la festlibroj por Detlev Blanke.
Interlingvistika agado
[redakti | redakti fonton]Wollenberg ankaŭ estas aŭtoro pri interlingvistikaj kaj aliaj temoj, aparte historiaj. Tion i.a. ankaŭ dokumentas la jubileaj libroj de ELB (Esperanto. Lingvo kaj Kulturo en Berlino) kaj de EABB (Esperanto. Lingvo kaj Kulturo en Berlino kaj Brandenburgio), kiujn li redaktis. Krome aperis nur ĝis 2008 pli ol 90 fakaj kontribuoj de li.
Li estas aktiva membro de "Gesellschaft für Interlinguistik e.V." (GIL, Societo pri Interlingvistiko r.a.), en kies sciencaj konferencoj li kelkfoje prelegis (la tekstoj aperis en la Aktoj de GIL).
Eldona agado
[redakti | redakti fonton]Ekde 2021 Wollenberg en sia propra eldonejo eldonas du seriojn de urbogvidiloj – unu germanlingvan serion de memverkitaj libroj pri urbokvartaloj en Berlino-Friedrichshain kaj unu serion de memverkitaj dulingvaj libroj (esperant- kaj germanlingvaj) pri urbokvartaloj de Berlino, kiuj intime rilatas al la Esperanto-movado kaj -kulturo.
Aldone aperis en lia eldonejo en 2025 lia germanlingva libro pri la 100 germanaj Esperanto-kongresoj de 1906 ĝis 2023, kiu povas esti rigardata historio de la germana Esperanto-movado inkluzive GEA kaj GDREA. Ĝi estis publikigita kiel volumo 9 de la serio Esperanto-Dokumente de Germana Esperanto-Instituto.[19]
Honorigoj
[redakti | redakti fonton]- Honorinsigno de GDREA 1984[20]
- Johannes-R-Becher-medalo en arĝento 1987[21]
- Silberne Ehrennadel des Paritätischen Wohlfahrsverbandes (DPW) (Arĝenta Honorpinglo de Der Paritätische Wohlfahrtsverband) 2010[22]
Verkoj (elekto)
[redakti | redakti fonton]Germanlingvaj libroj rilate al Esperanto
[redakti | redakti fonton]- El la historio de la Esperanto-movado en Berlin. Unua Parto 1903–1918, Esperanto-Liga Berlin, Berlin 1993, 77 p.
- kun Karl Hansel (Eld.): Aus dem Briefwechsel Wilhelm Ostwalds zur Einführung einer 'Weltsprache. En: Mitteilungen der Wilhelm-Ostwald-Gesellschaft zu Großbothen e.V., Sonderheft 6, Großbothen 1999. 149 p.
- Chronik zur Geschichte des Esperanto in Ostberlin 1945–1991. Ein Arbeitsmaterial. Arbeitsgruppe zur Erforschung der Geschichte des Esperanto-Verbandes im Kulturbund der DDR (Eld.), Berlin 2002, 85 p.
- 100 DEUTSCHE ESPERANTO-KONGRESSE 1906–2023. Ereignisse – Personen – Diskussionen – Entscheidungen. Esperanto-Dokumente 9, Deutsches Esperanto-Institut (Eld.), Berlin 2025, ISBN 9783982396569.
Dulingvaj libroj (esperant- kaj germanlingva)
[redakti | redakti fonton]- Intervjuo kun Ludwig Schödl. Kun enkonduko de Detlev Blanke / La intervjuon realigis Fritz Wollenberg / Tajpita kaj esperantigita de Sebastian Hartwig). Arbeitsgruppe zur Erforschung der Geschichte des Esperanto-Verbandes im Kulturbund der DDR, Berlin 2008.
- De Zamenhofparko al Rummelsburger See / Vom Zamenhofpark zum Rummelsburger See. Serio: Vojaĝo tra Berlino kaj ĝia Esperanto-kulturo / Reise durch Berlin und seine Esperanto-Kultur 1, Eldonejo Fritz Wollenberg, Berlin 2021, kolorilustrita urbogvidilo, ISBN 9783982396507.
- De Esperantoplaco al Hasenheide / Vom Esperantoplatz zur Hasenheide. Serio: Vojaĝo tra Berlino kaj ĝia Esperanto-kulturo / Reise durch Berlin und seine Esperanto-Kultur 2, Eldonejo Fritz Wollenberg, Berlin 2022. kolorilustrita urbogvidilo, ISBN 9783982396521.
- De Aleksandra Placo al Marx-Engels-Forumo / Vom Alexanderplatz zum Marx-Engels-Forum. Serio: Vojaĝo tra Berlino kaj ĝia Esperanto-kulturo / Reise durch Berlin und seine Esperanto-Kultur 3, Eldonejo Fritz Wollenberg, Berlin 2023. kolorilustrita urbogvidilo, ISBN 9783982396545.
Esperantlingvaj artikoloj
[redakti | redakti fonton]- La humanisma mesaĝo de Zamenhof - Okaze de la 125-a naskiĝtago de la iniciatinto de Esperanto 15-a de dec. 1984. En: der esperantist 6/1984, p. 122–125.
- La naskiĝa dokumento de Esperanto. En: der esperantist, 6/1987, p. 121–127.
- La Berlinaj esperantistoj kaj la 750-jariĝo de Esperanto. En: PACO, GDR-eldono, Berlin 1987, p. 33–35.
- Wilhelm Foerster - eminenta sciencisto kaj esperantisto. En: PACO, GDR-eldono, Berlin 1989, p. 31–35.
- 90 jaroj Esperanto-movado en Berlin – De Jean Borel ĝis la jubilea kunveno en 1993. En: Esperanto aktuell, p. 6–9.
- Wilhelm Wetekamp kaj la Werner-Siemens-Realgymnasium en Schöneberg. En: Berlina Esperanto-kulturo 2, aldono al la Berlina Informilo en aprilo 1995.
- La Esperanto-movado en Berlino. En: Kongresa Libro de 84-a Universala Kongreso de Esperanto. Unviersala Esperanto-Asocio, Rotterdam 1999, p 42–46.
- Sukcesa omaĝo al Jan Fethke. En: Berlina Informilo 4/2003.
- La vivo de Jan Fethke (1903-1980), alinome Jean Forge, filmisto kaj Esperanto-verkisto. En: Esperanto aktuell 3/2003, p. 16.
- La kuraĝulo el Neuruppin. Ludwig Schödl – elstara germana esperantisto kaj pedagogo kun civitana kuraĝo. En: En la mondon venis nova lingvo. Festlibro por la 75-jariĝo de Ulrich Lins, Universala Esperanto-Asocio, Rotterdam 2018.
Germanlingvaj artikoloj
[redakti | redakti fonton]- Prof. Adolf Schmidt – der erste Vorsitzende der Berliner Esperanto-Gruppe (1903-1908). En: Esperanto in Berlin 10 en majo 1993, p. 7–9.
- Wilhelm Wittbrodt – der erste Vorsitzende der Esperanto-Liga in Berlin (1949–1950). En: Esperanto in Berlin, speciala numero la 3-an de julio 1994, p. 4–6.
- Die interlinguistischen Auffassungen Adolf Schmidts und sein Engagement für die internationale Sprache Esperanto. En: Adolf Schmidt 1860–1944. Zum 50. Todestag des Geophysikers und Esperantisten am 17.10.1994. GeoForschungsZentrum Potsdam unter Mitwirkung der Esperanto-Liga Berlin (Eld.), Potsdam 1994, p. 15–29.
- Der Briefwechsel Wilhelm Ostwalds zu interlinguistischen Problemen. En: Fritz Wollenberg / Ulrich Becker (Red.): Eine Sprache für die Wissenschaft. Beiträge und Materialien des Interlinguistik-Kolloquiums für Wilhelm Ostwald am 9. November 1996 an der Humboldt-Universität zu Berlin, Interlinguistische Informationen, Mitteilungsblatt der Gesellschaft für Interlinguistik e.V., Beiheft 3, Detlev Blanke (Eld.), Berlin 1998, p. 32–107.
- Erfahrungen bei der Erforschung und Darstellung der Berliner Esperanto-Geschichte. En: Sabine Fiedler, Liu Haitao (Eld.): Studoj pri Interlingvistiko.Festlibro omaĝe al la 60-jariĝo de Detlev Blanke, Kava Pech, Dobřichovice, p. 487–503
- Eine Chronologie zur Geschichte des Esperanto in Berlin (Kronologio pri historio de Esperanto en Berlino). En: Blanke, Detlev (2003, Red.): Beiträge zur Geschichte des Esperanto-Verbandes im Kulturbund der DDR (von Rolf Beau, Ulrich Becker, Torsten Bendias, Dirk Bindmann, Detlev Blanke, Wolfgang Both, Rudolf Burmeister, Till Dahlenburg, Rainer Knapp, Linde Knöschke, Helmut Krone, Max Hans-Jürgen Mattusch, Monika Ludewig, Achim Meinel, Werner Pfennig, Marcus Sikosek, Janos Sipos, Fritz Wollenberg). Arbeitsgruppe zur Erforschung der Geschichte des Esperanto-Verbandes im Kulturbund der DDR, Berlin 2003, p.56–59.
- Plansprachen im Archiv der Berlin-Brandenburgischen Akademie der Wissenschaften. En: Plansprachliche Bibliotheken und Archive – Beiträge der 17. Jahrestagung der Gesellschaft für Interlinguistik e. V., 23.–25. November 2007 in Berlin. Interlinguistische Informationen, Beiheft 15, Detlev Blanke (Eld.), Berlin 2008, S. 45–56.
- Adolf Schmidt – ein Pionier der Geophysik und des Esperanto als literarische Figur. En: Fiedler, Sabine (eld.). Die Rolle von Persönlichkeiten in der Geschichte der Plansprachen. GIL, Berlin 2010, p. 133–162.
- Ein Novum mit Tradition – die deutschsprachige Biografie des Begründers der Sprache Esperanto, Lejzer Ludwik Zamenhof. En: Florilegium Interlinguisticum – Festschrift für Detlev Blanke zum 70. Geburtstag. Cyril Brosch, Sabine Fiedler (eld.), Peter Lang, Frankfurt am Main, Berlin 2011, p. 381–406.
- Wie die Schauspielerin Tilla Durieux ihre Sprache verlor. En: Sabine Fiedler, Cyrill Brosch (Hrsg.): Flucht, Exil, Emigration. Sprachliche Herausforderungen. Leipziger Universitätsverlag, Leipzig 2018, p. 119–129.
- Viktor Falkenhahn und die Gründung der Fachgruppe Interlinguistik/Esperantologie vor 50 Jahren. En: Esperanto aktuell Nr. 264 (6/2020), Deutscher Esperanto-Bund (Hrsg.) Berlin.
- Persönlichkeiten der Interlinguistik in der Wikipedia. En: Cyril Robert Brosch und Sabine Fiedler (Hrsg.): Jahrbuch der Gesellschaft für Interlinguistik 2021. Leipziger Universitätsverlag GmbH 2021, p. 130–144.
Redaktitaj libroj
[redakti | redakti fonton]- Fritz Wollenberg / Ulrich Becker (Red.): Eine Sprache für die Wissenschaft. Beiträge und Materialien des Interlinguistik-Kolloquiums für Wilhelm Ostwald am 9. November 1996 an der Humboldt-Universität zu Berlin, Interlinguistische Informationen, Mitteilungsblatt der Gesellschaft für Interlinguistik e.V., Beiheft 3, Detlev Blanke (Eld.), Berlin 1998, p. 32–107.
- Esperanto – Lingvo kaj Kulturo en Berlino: Jubilea Libro 1903 – 2003; Enrigardo, Rerigardo, Antaŭrigardo = Esperanto - Sprache und Kultur in Berlin. Esperanto-Ligo Berlino r.A. (Eld.), Mondial, Novjorko - Berlino: 2006, 367 p. (en la germana kaj Esperanto) – ISBN 1-59569-043-3.
- Esperanto. Lingvo kaj kulturo en Berlino kaj Brandenburgio 111 jaroj, Jubilea Libro 1903-2014, Esperanto-Asocio Berlino-Brandenburgio (Eld.), Mondial, Novjorko – Berlino 2017 (Kontribuoj en la germana kaj en Esperanto), ISBN 978-1-59569-340-2.
Germanlingvaj libroj ne rilate al Esperanto
[redakti | redakti fonton]Libroserio Friedrichshain – vertraut und doch geheimnisvoll:
- Volumo1: Samariterkiez. Verlag Fritz Wollenberg, Berlin 2022, ISBN 9783982396514.
- Volumo 2: Weberwiese-Kiez. Verlag Fritz Wollenberg, Berlin 2022, ISBN 97839823965138.
- Volumo 3: Andreaskiez. Verlag Fritz Wollenberg, Berlin 2024, ISBN 97839823965152.
- Volumo 4: Boxhagener Kiez. Verlag Fritz Wollenberg, Berlin 2025, ISBN 97839823965176.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- 2008: Blanke, Detlev. Bibliografio de la verkaro de Fritz Wollenberg. En: "Interlinguistische Informationen" (Interlingvistikaj informoj) kajero 68 (3/2008).
- Detlev Blanke: Postdate gratuolon! Nia Fritz fariĝis 60… En: der esperantist 12/2008, p. 2–3.
- Helga Plötner: Esperanto por mi : 16 geesperantistoj , portretitaj de Helga Plötner. Hori Yasuo (Hrsg.), Horizonto, Maebaŝi 2025.
- Karin Raphael: Geschichte in Geschichten. Vorgestellt: Fritz Wollenberg und die Stadtdetektive. En: Friedrichshain-Kreuzberg. Ein Bezirk mit vielen Gesichtern. Bezirksamt Friedrichshain-Kreuzberg (Hrsg.), Berlin 2014, p. 38.
- Eine Sprache für Völkerverständigung, für Frieden, für Kulturaustausch. Interview von Friederike Schmidt von der Abteilung Medien und Kommunikation der Stiftung Preußischer Kulturbesitz mit Fritz Wollenberg, Referent beim Werkstattgespräch in der Staatsbibliothek zu Berlin am 21.9.2017. In: spk newsletter 2017. SBB-Blog am 31.08.2017.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Gesellschaft für Interlinguistik: Interlinguistische Informationen 1/1992
- ↑ Fritz Wollenberg: “Lernolibroj en Orienta Berlin meze de la 60-aj jaroj” en: Jubilea Libro 2006, p. 257–259
- ↑ Fritz Wollenberg: “Esperanto-Schüler-Arbeitsgemeinschaften in GDREA”. en: Detlev Blanke (red.) Beiträge zur Geschichte des Esperanto-Verbands im Kulturbund der DDR. Arbeitsgruppe zur Erforschung der Geschichte des Esperanto-Verbandes im Kulturbund der DDR (AGG), Berlin 2003
- ↑ Fritz Wollenberg: “La humanisma mesaĝo de LL Zamenhof”. en der esperantist 6/1984, p. 122-125
- ↑ Torsten Bendias: Die Esperanto-Jugend in der DDR, p. 195
- ↑ Fritz Wollenberg: El la historio de la Esperanto-movado en Berlin. Esperanto-Ligo Berlin, Berlin 1993
- ↑ Ina Tautorat: “Komensky-Zamenhof-honorigo”. en: Berlina Informilo, aprilo 1992, p. 1
- ↑ Gerd Bussing: “Berlinaj verkistoj estas vivantaj”. en: Berlina Informilo, oktobro 1993, p. 1
- ↑ “90-a jubileo de Esperanto Ligo Berlin”. en: Berlina Informilo, oktobro 1993, p. 1
- ↑ Fritz Wollenberg: “Zwischen Geomagnetismus und Esperanto”. en: Esperanto aktuell 7/94, p. 4-5)
- ↑ Holger Netzel: “Multflanka memoro pri Wilhelm Ostwald”. en: Berlina Informilo 12/96, p. 1
- ↑ Fritz Wollenberg: “Sukcesa omaĝo al Jan Fethke”. en: Berlina Informilo 4/2003, p. 1-3
- ↑ Fritz Wollenberg: “Ni kune festu nian jubileon!”. en: Berlina Informilo 11/2003, p. 1-4
- ↑ “Festu la 120-an jubileon de Esperanto kun kulturo de la kongreslando!” en: Berlina Informilo 7/2007, p. 1
- ↑ Roland Schnell: “Per tramo tra la historio de Esperanto”. en: Berlina Informilo 9/2008, p. 1-3
- ↑ Fritz Wollenberg: “Dokumente eines Lebens”. en Jubilea Libro 2003–2014, p. 258-261
- ↑ Bericht zur Tätigkeit der Kommission „Esperanto-Weltkongress in Berlin“ an die Jahreshautpversammlung der ELB am 5.2.1995 (Raporto pri la agado de la komisiono). en: ELB-arkivo
- ↑ Monataj programoj de la Kulturunuiĝo
- ↑ Ulrich Brandenburg: “Von 1906 bis 2023: Hundert Deutsche Esperanto-Kongresse”. en: Esperanto aktuell 2/2025, p. 23
- ↑ Der Esperantist, n-ro 129 (1/1985), p. 13
- ↑ Der Esperantist, n-ro 143 (3/1987), p. 64
- ↑ MITTENDRIN – Nachrichten und Informationen rund um den Kulturverein Prenzlauer Berg e.V., n-ro 12 en marto 2010, p. 2

