Saltu al enhavo

Frohnau

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo ... Tiu ĉi artikolo temas pri la kvartalo Frohnau de Berlino. Krome Frohnau interalie estas la nomo de urboparto de Annaberg-Buchholz, administra centro de la distrikto Ercmontaro de la federacia lando Saksio en Germanio.
Frohnau
urboparto de Berlino Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
Lando  Germanio
Federacia lando kaj urbo Berlino
Distrikto Reinickendorf
Poŝtkodo 13465
Demografio
Loĝantaro 16 607  (2024) [+]
Loĝdenso 2 129 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 52° 38′ N, 13° 17′ O (mapo)52.63333333333313.29Koordinatoj: 52° 38′ N, 13° 17′ O (mapo) [+]
Alto 55 m [+]
Areo 7,8 km² ( 780 ha) [+]
Frohnau (Berlino)
Frohnau (Berlino)
DEC
Situo de Frohnau

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Berlin-Frohnau [+]
v • d • r

Frohnau ["Fronaŭ"] estas kvartalo de la urbodistrikto Reinickendorf de la urboŝtato Berlino, en la pleja nordokcidento de la germania ĉefurbo. Temas pri la plej norda parto de Okcidenta Berlino. La kvartalo ekestis en 1910 el projekto de ĝardena urbo. La teritorio sude limas je la kvartaloj Heiligensee, Tegel kaj Hermsdorf de la urbodistrikto Reinickendorf, dum okcidente, norde kaj oriente ĝi limas al la nuna federacia lando Brandenburgio, ĝis oktobro 1990 parto de GDR: tio signifas ke ekde la jaro 1961 la kvartalo okcidente, norde kaj oriente estis ĉirkaŭita de la Berlina Muro kaj nur atingebla el suda direkto. Ĉar la nordon de la kvartaloj Heiligensse kaj Tegel kovras vasta arbaro, de tie nur malmultaj stratoj atingas la kvartalon, tiel ke Frohnau nur en la limregiono al la sudoriente najbara kvartalo Hermsdorf estis ligita al la domara areo de la urbego Berlino, kaj en tiu relative izolita pozicio sukcesis teni sian parkurban strukturon, kun multaj pinoj en grandaj ĝardenoj ĉirkaŭ parte imponaj vilaoj.

Laŭ la stato de 2024 en la kvartalo vivis 16 607 loĝantoj sur areo de 7,8 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2 129 loĝantoj/km².

Inter la kvartalaj vidindaĵoj estas la "budhisma domo" konstruita inter la jaroj 1923 kaj 1926, la plej malnova signifa budhisma templo en Eŭropo. Konata kvartalano estas la germanlingva kanzonisto Reinhard Mey.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]