Saltu al enhavo

Halászi

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Halászi (halAsi) estas vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio en departemento Győr-Moson-Sopron, en Distrikto Mosonmagyaróvár. La loknomo estas hungare fiŝista. Dum la mezepoko la fiŝistoj liveris fiŝojn al la reĝa korto.

Barokaj kamparanaj domoj en Halászi

Bazaj informoj

[redakti | redakti fonton]

Halászi situas sur insulo de Danubo Szigetköz, ĉe Mosoni Duna, kontraŭ Mosonmagyaróvár. En la insulo estas nur flankovojoj. La vilaĝo havas ponton al la proksima Mosonmagyaróvár.

Halászi iĝis kampurbo en la 16-a jarcento. Halászi nuntempe estas norda pordo de la insulo kaj dormanta antaŭkomunumo de Mosonmagyaróvár.

Ponto en Halászi

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

En Halászi naskiĝis kalvinana episkopo János Máté Samarjai.