Hon-Hergies
| Hon-Hergies | |||||
|---|---|---|---|---|---|
|
| |||||
| komunumo en Francio limurbo | |||||
| Blazono | |||||
| Administrado | |||||
| Statuso | Komunumo | ||||
| Lando | Francio | ||||
| Regiono | Hauts-de-France | ||||
| Departemento | Nord | ||||
| Arondismento | Avesnes-sur-Helpe | ||||
| Kantono | Bavay | ||||
| INSEE kodo | 59310 [+] | ||||
| Poŝtkodo | 59570 | ||||
| Kodo laŭ INSEE | 59310 | ||||
| Politiko | |||||
| Urbestro | S-ino Muriel Rzeszutek 2008-2014 | ||||
| Demografio | |||||
| Loĝantaro | 806 (1999) | ||||
| Loĝdenso | 79 loĝ./km² | ||||
| Geografio | |||||
| Geografia situo | 50° 20′ N, 3° 50′ O (mapo)50.3333333333333.8333333333333Koordinatoj: 50° 20′ N, 3° 50′ O (mapo) | ||||
| Alto | 88 m - 152 m | ||||
| Areo | 11,02 km² | ||||
| Horzono | UTC +1 (+2 somere) | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
| Alia projekto | |||||
Hon-Hergies estas franca komunumo lokita en la departemento Nord kaj en la regiono Nordo-Kaleza Markolo. Ĝi havis 806 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999, kaj estas landlima komunumo trafluata de la rivero Hogneau.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Hon-Hergies geografie kaj historie apartenas al la franca-belga translima regiono Henegovio. Henegovio estas regiono de montetoj kaj plataĵoj, kiuj disvolviĝis sur tre diversaj grundoj : paleozoika soklo, mezozoika kreto, sed ankaŭ kenozoikaj sablo aŭ argilo plejparte kovritaj de leŭso.
La vilaĝo Hon-Hergies troviĝas proksime de la urbetoj Bavay kaj Avesnes-sur-Helpe, kaj do cetere situas en natura regiono nomita "Avesnois", kiu ĉefe konsistas el malaltaj heĝoj, tre verdaj pejzaĝoj, boskoj, fruktarbaroj kaj etaj vilaĝoj. Hon-Hergies etendiĝas sur 11,02 km².
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Hon-Hergies estas ĉarma vilaĝo, kiu fakte konsistas el du apartaj vilaĝetoj, ĉiu kun preĝejo. La preĝejo de Hon datiĝas de la 17-a jarcento : ĝi posedas bulban sonorilturon de la 18-a jarcento. La preĝejo de Hergies posedas renesancstilajn altarojn de la 17-a jarcento, sed ankaŭ belan statueton de Dipatrino de la sama epoko.
Videblas en Hon-Hergies eksaj minejoj de nigra marmoro, kaj la restaĵoj de la industriaj konstruaĵoj, kiuj malnovtempe ekspluatadis tiujn minejojn.
Turismo
[redakti | redakti fonton]La vilaĝo disponas kampadejon nomitan "La Joncquière".
Administrado
[redakti | redakti fonton]Hon-Hergies apartenas la kantono de Bavay, kies ĉefurbo estas Bavay. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Avesnes-sur-Helpe, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- france Oficiala retejo de Hon-Hergies Arkivigite je 2009-04-17 per la retarkivo Wayback Machine




