Saltu al enhavo

Insulo Ormuzo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Insulo Ormuzo
insulo [+]

AkvejoPersa golfo

Supermara alteco187 m [+]
Koordinatoj27° 4′ N, 56° 28′ O (mapo)27.067556.46Koordinatoj: 27° 4′ N, 56° 28′ O (mapo)
Ĉefa lokoOrmuz
Plej alta punkto 
- alteco186 m

Longo7 km (4 mi)
Larĝo7,6 km (5 mi)
Akvokolektejo42 km² (4 200 ha) [+]
Areo42 km² (4 200 ha) [+]
Loĝantaro3 000 [+]
HorzonoIrana Norma Horzono [+]

Insulo Ormuzo (Persa Golfo)
Insulo Ormuzo (Persa Golfo)
DEC

Insulo Ormuzo (Irano)
Insulo Ormuzo (Irano)
DEC
Map
Insulo Ormuzo
Vikimedia Komunejo:  Hormuz Island [+]
vdr
la plaĝo Ĥezr de la insulo

Ormuzo (perse ĝazireh je hormozormuz) estas grandparte kava, ŝtona insulo en Irano, en la Ormuza markolo, je 8 km de la marbordo. Somere ofte malpliiĝas la loĝantaro je duono pro provizora formigrado. La sola konstanta komunumo de la insulo estas la vilaĝo Ormuz. Oni minas tie ruĝan okergrundon por eksporto.

jen la Ormuza markolo en la Poŝatlaso de la mondo de 1971. La insulo Ormuzo tie estas tro eta por montriĝi, sed videblas la pli granda insulo Keŝmo

Post la araba okupo, Ormuzo iĝis ĉefa merkatejo de la provinco Kerman. Oni kultivis en la oazoj indigo-arbuston, grenon kaj spicplantojn. Ĉ. la jaro 1200 Ormuzo jam monopolis la komercon kun Hindio kaj Ĉinio. La veneciano Marco Polo dufoje vizitis la insulon. Ĉ. la jaro 1300 la araba reganto de Ormuzo forlasis la teron pro ĉikanado de la rabistoj kaj fondis sur la insulo Nov-Ormuzon. La urbo konkeris merkatan pozicion de insulo Keŝmo. Ĝia regado disvastiĝis je pliaj insuloj de la golfo kaj dumtempe eĉ je Omano.

La portugaloj okupis Ormuzon en 1514 kaj konstruis tie fortikaĵon. La insulo restis dum pli ol unu jarcento sub portugala rego, sed la kreskanta brita influo kaj la malamikeco de la persaj ŝahoj kondukis al tio, ke la unuiĝintaj persaj-britaj taĉmentoj okupis Ormuzon en 1622. La regantoj de Maskat kaj Oman luis la insulon inter la jaroj 1798 kaj 1868 kun insulo Jesun kaj haveno Bandar Abbas.

Postrestis nur ruinoj de la portugala fortikaĵo.