Jean Jacques Porchat
| Jean Jacques Porchat | ||
|---|---|---|
| Persona informo | ||
| Naskiĝo | 20-an de majo 1800 en Vandœuvres, Léman (department), | |
| Morto | 2-an de marto 1864 (63-jaraĝa) en Laŭzano | |
| Religio | reformita vd | |
| Lingvoj | franca • germana vd | |
| Ŝtataneco | Svislando | |
| Profesio | ||
| Alia nomo | Valamont vd | |
| Okupo | poeto • juristo • kantaŭtoro • filologo • tradukisto • verkisto • universitata instruisto | |
| Laborkampo | kreiva kaj profesia verkado • poezio • traduko • Latin philology • juro vd | |
| vd | Fonto: Vikidatumoj | |

Jean-Jacques PORCHAT-Bressenel (naskiĝis la 20-an de majo 1800 apud Ĝenevo, mortis la 2-an de marto 1864 en Laŭzano) estis svisa verkisto.
Porchat estis profesoro pri latina literaturo en Laŭzano de 1832 ĝis 1845. Li distingiĝis kiel fablopoeto (Recueil de fables 1826, 4a eldono 1854), kaj ankaŭ verkis Poésies vaudoises (1832), la dramojn Jeanne d'Arc (1844) kaj Winkelried (1845), la junularan libron Trois mois sous la neige (Tri Monatoj Sub la Neĝo, 1849), kiu gajnis al li la Premion Montyon de la Franca Akademio samjare, "aljuĝitan al verkoj plej utilaj al la publika moralo".
Li tradukis en la francan, interalie, la elegiojn de Tibulo kaj la kolektitajn verkojn de Goethe (10 volumoj, 1860–1863).
En Esperanto aperis
[redakti | redakti fonton]Sub la Neĝo [1], el la franca tradukis Jean Borel, Eldonjejo Möller & Borel, Berlino, 144-paĝe unuaeldone en 1908, kaj duaeldone en 1923. Ĝi estas numero 29-31 de la serio Esperanta Biblioteko Internacia.
|
|
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Stojan, Petro 1929 : Bibliografio de Internacia Lingvo, numero 4017, paĝo 361

