James Hansen
| James Hansen | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 29-an de marto 1941 (85-jaraĝa) en Denison |
| Lingvoj | usona angla |
| Loĝloko | Kintnersville |
| Ŝtataneco | Usono |
| Alma mater | Universitato de Kioto - astrofiziko (1965–1966) Universitato de Iovao - fiziko (–1967) Universitato de Iovao - astronomio (–1965) Universitato de Tokio - astronomio |
| Okupo | |
| Okupo | fizikisto astronomo tersciencisto scienca esploristo klimatologo astrofizikisto mediprotektulo universitata instruisto atmospheric physicist (en) |
| TTT | |
| Retejo | http://www.columbia.edu/~jeh1/ |
James E. HANSEN (n. la 29-an de marto 1941 en Denison, Iovao) estas usona fizikisto, kiu estris la Instituton Goddard por spacaj studoj de NASA de 1981 ĝis 2013. Li estas profesoro en la fakultato de teraj kaj mediaj sciencoj ĉe la Universitato Kolumbio.
James Hansen estas konata pro sia laboro pri tutmonda varmiĝo kaj sia publika engaĝiĝo pri ĉi tiu temo.
En la 1980-aj jaroj, li diris, "Ni havas problemegon." Homoj prenis lin serioze, sed li staris sola. Homoj emas ne aŭskulti scienciston, kiu staras sola, eĉ se li estas spertulo.
Lia atesto antaŭ la Usona Kongreso pri klimata ŝanĝo en 1988 tamen helpis meti ĉi tiun temon sur la politikan tagordon.
En 2009, li gajnis la medalon Carl-Gustaf Rossby de la Usona Meteologia Societo.
Emeritiĝo de NASA
[redakti | redakti fonton]Hansen emeritiĝis de NASA en aprilo 2013 post 46 jaroj da registara servo, dirante, ke li planas preni pli aktivan rolon en la politikaj kaj juraj klopodoj limigi forcejajn gasojn[1]. La saman monaton, la Nacia Centro por Scienca Edukado, organizo konata pro defendado de la instruado de evolucio en usonaj sciencaj klasĉambroj, nomumis Hansen kiel konsiliston por subteni la etendon de ĝia zorgkampo al la instruado de klimata ŝanĝo[2].
Samjare ĉefaj klimatsciencistoj Caldeira, Emanuel, Hansen kaj Wigley apelaciis pere de la amaskomunikiloj al la gvidantoj de grandaj potencoj subteni la disvolviĝon de pli sekuraj nuklea-energiaj teknologioj kaj rezigni sian abomenon al nuklea energio[3].
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton](en) James Hansen ĉe TED
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Ĉi tiu artikolo aŭ pli frua versio de ĝi estas (parta) traduko de la artikolo James Hansen en la sveda Vikipedio, kiu estas licencita sub la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe 3.0. Vidu la redaktan historion tie.
- ↑ (en) Gillis, Justin (April 1, 2013). "Climate Maverick to Quit NASA". New York Times. Alirita la 1-an de aprilo 2013.
- ↑ (en) Three new climate advisors for NCSE, National Center for Science Education, la 5-an de aprilo 2013. Alirita la 9-an de aprilo 2013.
- ↑ (en) Top climate change scientists issue open letter to policy influencers - CNN, alirita la 15-an de junio 2019. Arkivita de la originalo, la 17-an de junio 2019.

