Saltu al enhavo

Kishiwada

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kiŝivada)
Kishiwada
FlagoBlazono
speciala urbo de Japanio, urbego [+]

LandoJapanio
gubernioGubernio Osako

Koordinatoj34° 28′ N, 135° 22′ O (mapo)34.460527777778135.37091666667Koordinatoj: 34° 28′ N, 135° 22′ O (mapo) [+]
Akvokolektejo72,24 km² (7 224 ha) [+]
Areo72,24 km² (7 224 ha) [+]
Loĝantaro188 015 [+] (1-a de marto 2021)

HorzonoUTC+9

Kishiwada (Japanio)
Kishiwada (Japanio)
DEC

Vikimedia Komunejo:  Kishiwada, Osaka [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
v • d • r
Kishiwada
Japana nomo 岸和田市
Loko de Kishiwada
Loko de Kishiwada en Osaka, Japanio.
speciala urbo de Japanio • urbego
Loko
Lando Japanio
Regiono Kansajo
Gubernio Osaka
Municipokodo 272027
Fizikaj karakteraĵoj
Areo 72.24 km²
Loĝantaro (2021)
     Tute 188 015
     Denseco 2 603/km²
Simboloj
Blazono de Kishiwada
Blazono de Kishiwada
Urbodomo de Kishiwada
Oficiala retpaĝo: Oficiala retejo
v • d • r

Kishiwada (japane 岸和田市, en rondaj kanaoj きしわだし, latinliterio laŭ sistemo Hepburn Kishiwada-shi) estas urbego kaj marhaveno en Japanio. Ĝi situas en la gubernio Osako, en la regiono Kansajo, kaj geografie troveblas en la centro de la insulo Honŝuo, la plej granda el la insuloj de Japanio. Laŭ la stato de 2021 en la urbo vivis 188 015 loĝantoj sur areo de 72,24 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2 603 loĝantoj/km².

La teritorio havas komunan limon kun Kacuragi, Kinokawa, Izumi, Kaizuka kaj Tadaoka.

Haveno kun ponto en Kishiwada

Demografio

[redakti | redakti fonton]
Strato en Kishiwada
la gubernia mezlernejo Izumi

En 2022 Kishiwada havis populacion de 190 853. En la 1950-aj jaroj la urbo atingis la internacian kvalifikon urbego (pli granda, ol cent mil), sed laŭ la japana kvalifiko estas speciala urbo.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Kishiwada situas inter maro kaj montoj ĉe profundo de golfo. Izumi (Osaka) troviĝas nur 6, gubernia sidejo Osako 28, Kobeo 30, Vakajamo 32, Akashi 40, ĉefurbo Tokio 405 kilometrojn aere.

La areo de nuna Kishiwada estis loĝita ekde la antikvaj tempoj, eĉ multaj tumuloj estis trovitaj. La loko estis menciita en 1337, kiel bieno ĉirkaŭ 1400. Kiel strategia loko, fortikaĵo konstruiĝis por kontroli la vojon inter Osako kaj Vakajamo, krome iom for la havenon en 1597. Oni aranĝis festivalon ekde 1703. Kishiwada oficiale fondiĝis moderna municipo en 1889, poste estis levita urbo en 1922, fine speciala urbo en 2002 kun pliigita aŭtonomio.

Historie oni kultivis kotonojn en la municipo kaj oni kreis fadenojn kaj tukojn. La teksa industrio estas la centro de la industrio, sed iom poste multe da fabrikoj malaperis pro konkurenco de la transmaraj produktoj. En 1966 Kishiwada establis industriajn parkojn por altiri la pezan industrion. La plej sukcesa estis la vitra lensproduktado, ĉirkaŭ 1980 70 lensfabrikoj funkciis.

En Kishiwada la plej altnivela eduko okazas en mezlernejoj. Post tio eblas daŭrigi la edukon ekzemple en la gubernia universitato de Osako, 17 kilometrojn norden, aŭ en la universitato de Osako, 46 kilometrojn norden.

Kishiwada situas en humida subtropika klimato (Cfa) laŭ la klimata klasifiko de Köppen. La meza jara temperaturo estas 14,5 °C. La jarpluvo averaĝas 1475 milimetrojn, signifa neĝado neniam okazas.

Kishiwada havas bonajn fervojajn kaj ĉefvojajn kontaktojn kun la najbareco. La urba haveno supre prezentiĝas per foto.

Bildoj pri Kishiwada
Stacidomo
Ponto
Muzeo
Fortikaĵo
Vendejego

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Konataj lokuloj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]