Cobán

| Cobán | |||||
|---|---|---|---|---|---|
|
| |||||
| municipo de Gvatemalo komunumo | |||||
| Administrado | |||||
| |||||
| Poŝtkodo | 16001 | ||||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
| Demografio | |||||
| Loĝantaro | 228 664 (2021) [+] | ||||
| Loĝdenso | 107 loĝ./km² | ||||
| Geografio | |||||
| Geografia situo | 15° 29′ N, 90° 22′ U (mapo)15.483333333333-90.366666666667Koordinatoj: 15° 29′ N, 90° 22′ U (mapo) [+] | ||||
| Alto | 1 320 m [+] | ||||
| Areo | 2132 km² ( 213 200 ha) [+] | ||||
| |||||
| Alia projekto | |||||
Cobán (Kekĉie Kob'an, esperantigita Kobano, plennome Santo Domingo de Cobán) estas urbo en Gvatemalo kaj la administra centro de la departemento Alta Verapaz kaj la municipo Cobán.
Laŭ la stato de 2021 en la urbo Cobán vivis 228 664 loĝantoj sur areo de 2 132 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 107 loĝantoj/km². La municipo havas komunan limon kun Ixcán, Chisec, Santa Cruz Verapaz kaj Tactic. La urbo havas loĝantaron de proksimume 90 000. La loka loĝantaro estas ĉefe de majaa deveno.
Cobán estas la centro de granda regiono de kafplantejoj.
Ĉiun julion, oni celebras en Cobán la "Nacia Indiĝena Festivalo de Gvatemalo" (La Fiesta Nacional Indígena de Guatemala), folklora festivalo kiu inkluzivas beleckonkurson por elekti la indiĝenan belecreĝinon de Gvatemalo.




