Saltu al enhavo

Kurio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
  • Historie, kurio estas vorto, kies signifo varias laŭ la historia kunteksto.[1] Ĝia origino estas la nomo, kiun la praaj italoj donis al religiaj grupiĝoj de familioj. La Grekoj nomis ilin fratrioj. Poste evoluis la sekvaj signifoj de la vorto kurio.
    • En Romio
      • unue plej antikva disdivida unuo de la civitanaro, origine laŭ parenceco (ekzistis 30 kurioj)
      • pli poste la ejo, kiun uzas kurio por kulto kaj kunveno
      • pli malfrue ankaŭ la ejo kie kunvenas la romia senato
    • En la katolika eklezio papa aŭ episkopa administrantaro, vidu sub Roma kurio.
  • En nuntempa geografio, la vorto Kurio[2] majuskle estas unu el du esperantigoj de la urbo ankaŭ alternative nomata Koiro, ĉefurbo de la kantono Grizono en Svislando.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑   Kurio en ReVo
  2. ↑ Kurio laŭ la kapvorto Grizono en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio, same en la papera eldono de 2002, paĝo 410, kaj 2005 - nur en la unua eldono de 1970 mankas esperantigo de la urbonomo en PIV