Kvantumkomputilo
Aspekto
| Kvantumkomputilo | ||
|---|---|---|
| IBM Quantum System One, Ehningen, Germanio | ||
| komputilo • kvantuma sistemo | ||
Kvantumkomputilo aŭ kvantuma komputilo estas komputilo, kiu uzas kvantumbitojn por sia kalkulado; ĝi do baziĝas sur la principoj de kvantuma mekaniko (kaj ne sur klasika mekaniko). Ĉar iuj kvantumaj efikoj ne havas klasikajn similaĵojn, ĝi povas manipuli informon novmaniere, kaj tiel aperas nova informa teorio.
Male al klasikaj komputiloj, kiuj funkcias per bitoj (jiuj povas esti nur en la stato 0 aǔ 1), kvantumkomputilo uzas la unikajn trajtojn de mikropartikloj por solvi kompleksajn problemojn ege pli rapide.[1]
Čefaj Principoj
[redakti | redakti fonton]
Kvantumkomputiko baziğas sur tri čefaj fenomenoj de la kvantuma fiziko:[2]
- Superpozicio: Klasika bito estas kiel ŝaltilo, kiu estas aŭ for (0) aŭ ŝaltita (1). Kvantumbito (kubleto) similas al turniĝanta monero: ĝi povas ekvilibri en stato, kiu reprezentas kaj 0 kaj 1 samtempe, ĝis oni mezuras ĝin. Tio ebligas al la komputilo prilabori grandegan kvanton da ebloj samtempe.
- Kvantuma ennodiĝo (aŭ kunkaptiteco): Tio estas fenomeno, kie du aŭ pli da kubletoj fariĝas intime ligitaj. La stato de unu kubleto tuj determinas la staton de la alia, sendepende de la distanco inter ili. Tio ebligas rapidan kaj paralelan transdonon de informoj en la sistemo.
- Kvantuma interfero: Simile al lumaj aŭ sonaj ondoj, la kvantumaj statoj de kubletoj povas fari interferon. Kvantumaj algoritmoj uzas tion por plifortigi la ĝustajn respondojn kaj nuligi la malĝustajn dum la kalkulado.

