Ludwig Barnay
| Ludwig Barnay | |
|---|---|
Ludwig Barnay | |
| Persona informo | |
| Naskonomo | Ludwig Weiß |
| Naskiĝo | 11-an de februaro 1842 en Peŝto |
| Morto | 30-an de januaro 1924 (81-jaraĝa) en Hanovro |
| Tombo | Engesohde city cemetery (en) |
| Lingvoj | germana |
| Ŝtataneco | Germanio |
| Familio | |
| Frat(in)o | Ilka Horovitz-Barnay (en) |
| Edz(in)o | Minna Barnay (mul) |
| Okupo | |
| Okupo | aktoro teatrestro teatra aktoro verkisto |
Ludwig Barnay [ludvig barnai] estis hungaria germana aktoro, teatrestro. Lia origina familia nomo estis Braun ĝis 1844.

Ludwig Barnay[1][2][3] naskiĝis la 12-an de februaro 1842 en Pest (urbo), li mortis la 30-an de januaro 1924 en Hanovro (aliaj fontoj konas malsamajn datenojn.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Ludwig Barnay devenis el juda familio. En 1857 la dekkvinjara Barnay sekrete forlasis la domon de sia patro por iĝi aktoro. La plano ne sukcesis tuj, nur en 1860 en Trautenau li debutis. Liaj sekvaj teatraj stacioj estis urbo Pest, Graz, Majenco, Vieno, Prago, Rigo, denove Majenco, Lepsiko, kaj Vajmaro. De 1870 ĝis 1875 li estis en teatroj Frankfurto ĉe Majno kaj dum la sekvaj kvin jaroj en Hamburgo, kie li estis reĝisoro. Dum pluraj jaroj poste li vojaĝis al Londono kaj en 1882 li turneis en Usono. Inter 1887-1894 li gvidis la teatron en Berlino. Liaj ĉefaj roloj estis Essex, Uriel Acosta, Othello, Antony, Tell kaj Egmont. Pro divorco li edziĝis en 1864 kaj 1882.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ https://www.wikidata.org/wiki/Q539931 Vikidatumoj
- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/display/manifestation/PIM44237/e37ca973-1136-45c6-bde3-58a3abe53595/solr/0/24/0/1/authorOrder/ASC hungarlingva datenaro de muzeo
- ↑ https://magyarnemzetinevter.hu/szemelyi-nevter/?id=668026&date=2025-10-26 nemzeti névtér

