Oreotrochilus
Ino de Punaa andkolibro (Oreotrochilus estella)
Oreotrochilus melanogaster | ||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
Oreotroĥiloj aŭ Andkolibroj estas kolibroj de la genro Oreotrochilus. Ili estas indiĝenaj de Andoj en Sudameriko.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]Tiuj birdoj estas proksimume 13 cm longaj kun longaj, iom kurbecaj nigraj bekoj. Ili estas sekse duformaj. La masklo kutime havas irizecajn brilverdajn gorĝareon, aŭ bluec-purpuran ĉe la Ekvadora andkolibro, kun pli senkoloraj verdecaj supraj partoj kaj helaj flankoj. La centraj subaj partoj estas kutime nigraj, sed ili estas brunaj ĉe la Punaa andkolibro. La vosto estas kutime malhela kun kontraste blanka bildo; tiu bildo estas cinamkolora ĉe la Brunflanka andkolibro, kaj la vosto estas tute malhela ĉe la Nigrabrusta andkolibro. La ino estas pli senkolora, kun blankeca gorĝo dense punktohava per verdaj, blankaj, sablokoloraj, aŭ cinamokoloraj subaj partoj, kaj malhela vosto kun blanka bildo.
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]Estas jenaj sep taksonoj en la genro.[1]
- Specioj
- Ekvadora andkolibro (Oreotrochilus chimborazo)
- Blugorĝa andkolibro (Oreotrochilus cyanolaemus)
- Verdakapa andkolibro (Oreotrochilus stolzmanni)
- Nigrabrusta andkolibro (Oreotrochilus melanogaster)
- Punaa andkolibro (Oreotrochilus estella)
- Blankflanka andkolibro (Oreotrochilus leucopleurus)
- Brunflanka andkolibro (Oreotrochilus adela)
La Ekvadora andkolibro povas esti traktita kiel subspecio de la Punaa andkolibro.[1]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- 1 2 Bleiweiss, R., et al. (1997). DNA hybridization evidence for the principal lineages of hummingbirds (Aves: Trochilidae). Molecular Biology and Evolution 14(3), pp. 325-43.
- Fjeldså, J. kaj I. Heynen (1999). Genus Oreotrochilus. pp. 623–24 In: del Hoyo, J., et al. (eds.) Handbook of the Birds of the World. Vol. 5. Barn-owls to Hummingbirds. Lynx Edicions, Barcelona. 1999. ISBN 84-87334-25-3
Notoj
[redakti | redakti fonton]
| ||||||||||||||||||


