Pikado


Pikado aŭ pikatako estas penetro aŭ malglata kontakto kun akra aŭ pinta objekto je proksima distanco en la korpon de homo aŭ besto. Pikado, male al tranĉado, disŝirado aŭ traŭmatigo per malakra objekto, kaŭzas lokalizitan difekton al korpaj histoj. Tial, ĝi estas vivminaca nur se ĝi vundas la pulmojn, iu el la gravajn sangajn vaskulojn aŭ gravan nervon.
Pikado implicas celkonscian agon, ekzemple fare de insidmurdisto (atencinto, asasino) aŭ murdinto, sed eblas ankaŭ hazarde ponardi sin aŭ aliajn. Pikado diferencas de tranĉado aŭ hakado en tio, ke la movo de la objekto uzata en pikado ĝenerale moviĝas perpendikulare al kaj rekte en la korpon de la viktimo, anstataŭ esti tirata laŭlonge de ĝi.
Kiel metodo de mortigo ĝis povas esti efektivigita per pikarmiloj kiel tranĉiloj aŭ ponardoj. Pli longaj pikarmiloj estas sabroj kaj glavoj, kaj lancoj, kaj dedistance estas sagoj.
El la perspektivo de la atakanto, pikado povas esti preferinda al tranĉado aŭ malakra traŭmato ĉar ĝi postulas malpli da forto kaj malpli da tempo - la pinto de la armilo koncentras la forton, kiun la atakanto aplikas en unu momento, kaj je unu punkto - la pinto de la armilo.
Resume, temas pri metodo de ekzekuto (mortigo) kaj murdo, kaj historie la plej ofta metodo de militado. Ĝi ankaŭ estis la dua plej ofta mortokaŭzo en militoj antaŭ la invento de pafiloj. Rezulte de pikado, la plej ofta mortokaŭzo estis vundinfekto.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Pikvundo
- Palisumo
- Amasponardado
- Skermo
- pikatako klasigita kiel terorismo (Q6813020)