Saltu al enhavo

Russ Kun

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Russ Kun
Persona informo
Naskiĝo 8-an de septembro 1975 (1975-09-08) (50-jaraĝa)
Lingvoj naura angla vd
Ŝtataneco Nauro Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Russ Joseph KUN (naskita la 8-an de septembro 1975) estas naŭra politikisto. Li funkciis kiel prezidanto de la lando de la 29-a de septembro 2022 ĝis la 30-a de oktobro 2023. [1]

Li reprezentas Ubenide en la Parlamento de Nauro ekde 2013 (reelektita en 2016, 2019 kaj 2022).

Li funkciis kiel Sekretario de la Ministro pri Komerco, Industrio kaj Medio kaj estis dufoje membro de la Naura Nacia Komisiono por UNESKO (2008–2010 kaj 2012–2013).

En la lasta registaro de Prezidanto Aingimei, li funkciis kiel Vicministro pri Financoj, Havenoj, Turismo, Nacia Heredaĵo kaj Muzeoj.

En la unua sesio de la parlamento post la elektoj de 2022, Kun estis la sola prezidenta kandidato. Krom esti prezidanto, li ankaŭ respondecas pri la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj kaj la Ministerio pri Justico kaj Landlima Kontrolo.

Meze de oktobro 2023, Kun vizitis Tajpeon. Post la vizito, la parlamento de la lando okazigis sesion, dum kiu oni deklaris voĉdonon pri malkonfido kontraŭ la prezidanto.

La 25-an de oktobro 2023, li estis elpostenigita per voĉdono de malkonfido en la Parlamento. [2] La 30-an de oktobro, David Adeang estis elektita kiel lia posteulo. [3]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. President Tsai and President Russ Joseph Kun of Nauru hold bilateral talks-News releases-News & activities|Office of the President Republic of China(Taiwan) (angle). Arkivita el la originalo je 2025-04-24. Alirita 2025-08-17 .
  2. Pacific news in brief for September 28. RNZ News (28 September 2022). Arkivita el la originalo je 28 September 2022. Alirita 28 September 2022 . “Nauru MP Russ Kun is the newly elected president of the republic. He was nominated unopposed in the inaugural sitting of the 24th Parliament, today, Wednesday 28 September.”.
  3. Taiwan congratulates new Nauru President David Adeang (en-nz) (2023-10-30). Arkivita el la originalo je 2 November 2023. Alirita 2023-10-30 .

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]