Signalo de Botrange
| Signalo de Botrange | |||
|---|---|---|---|
| monto | |||
| Alteco |
694,24 m | ||
| Geografia situo | 50° 30′ N, 6° 6′ O (mapo)50.5016676.093056Koordinatoj: 50° 30′ N, 6° 6′ O (mapo) | ||
| |||
![]() | |||
La "Signalo de Botrange" ([botˈʁɑ̃ʒ]), en la 19-a jarcento parto de Prusio kaj ekde 1871 de la Germana Imperio, ekde 1918 de Belgio, ekde tiu jaro estas la plej alta punkto en Belgio. Ĝi tutekzakte estas ŝtona panorama turo sur la monteto Botrange kaj situas en la municipo Waimes de la provinco Lieĝo. La monteto havas altecon je 694.24 m super la marnivelo kaj apartenas al la Altaj Marĉoj.
Sur ĝi oni konstruis artefaritan aldonan teramason, laŭ aspekto iom kiel tumulo, kaj sur tiu ankoraŭ starigis ŝtonan kolonon, por levi la plej altan punkton de Belgio al 700 m. En la epoko de la aparteno al Prusio kaj la Germana Imperio, la alteco cetere nur indikiĝis je 692 metroj, ĉar la germanaj geografoj kalkulis laŭ la marnivelo de Amsterdamo. La postaj belgaj geografoj tamen preferis kalkuli laŭ la marnivelo de Oostende kaj per tio matematike jam aldonis iom pli ol 2 metrojn al la dezirinda "fina alteco de 700 metroj".
- la panorama turo Signal de Botrange
- la 700-metra punkto


