Steve Carell
Steven John "Steve" CARELL /kəˈrɛl/ (naskita la 16-an de aŭgusto 1962 en Concord, Masaĉuseco) estas usona aktoro, komikisto, produktanto kaj scenaristo. Li estas plej konata pro sia rolo kiel Michael Scott en la komedia televidserio The Office, por kiu li gajnis Premion Oran Globon, Premion de la Sindikato de Aktoroj, kaj estis nomumita por pluraj Premioj Emmy. [1]
En kino, Carell gajnis rekonon pro sia rolo kiel psikopatia multmilionulo en la dramo Foxcatcher (2014), por kiu li ricevis kelkajn premiojn, inkluzive de nomumo por la Akademia Premio.
En 2019, li komencis ĉefroli kiel Mitch Kessler en la Apple TV+ -serio The Morning Show.
Li ankaŭ aperis en pluraj filmoj (kiel ekzemple Little Miss Sunshine, The 40 Year Old Virgin, Over the Hedge, Horton Hears a Who!, Bruce Almighty, Get Smart, kaj Despicable Me, kaj estas konsiderata membro de la neoficiala Frat Pack.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Steve Carell Television Academy. Arkivita el la originalo je January 30, 2019. Alirita November 15, 2014 .

