Saltu al enhavo

Topaza

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Topaza
Topaza kolibro, Topaza pella
Topaza kolibro, Topaza pella
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Apodoformaj Apodiformes
Familio: Trokiledoj Trochilidae
Genro: Topaza
G.R. Gray, 1840
Aliaj Vikimediaj projektoj
v • d • r

La topazoj estas du specioj de kolibroj en la genro Topaza. Ili troviĝas en malsekaj arbaroj de la Amazona Baseno. Maskloj estas sendube la plej grandaj kolibroj en sia teritorio - la giganta kolibro de Andoj estas la sola pli granda specio en la familio. Maskloj havas totalan longon de ĉirkaŭ 22 cm, kvankam tio inkluzivas iliajn longajn vostoplumojn. Ili estas buntaj, estante plejparte forte irize oraj kaj karmezinaj kun nigra kapuĉo kaj verda gorĝo. Inoj ne havas longajn vostoplumojn kaj havas plejparte verdan plumaron.[1]

Taksonomio

[redakti | redakti fonton]

La genron Topaz enkondukis la angla zoologo George Robert Gray en 1840 kun la Topaza kolibro kiel la tipa specio.[2][3] La genro enhavas du speciojn, nome la Topaza kolibro kaj la Flama kolibro.[4] Kvankam ĝenerale ili estas konsiderataj apartaj specioj, ili estis pasintece supozitaj samspeciaj far de kelkaj fakuloj.[5]

  • Topaza, 2 specioj, Sud-Ameriko
    • Topaza kolibro, Topaza pella (Linnaeus, 1758) Brazilo, Kolombio, Franca Gviano, Gujano, Peruo, Surinamo, kaj Venezuelo. LC
      • T. p. pella (Linnaeus, 1758)
      • T. p. smaragdulus (Bosc, 1792)
      • T. p. microrhyncha (Butler, AL, 1926)
    • Flama kolibro, Topaza pyra (Gould, 1846) Brazilo, Kolombio, Ekvadoro, Peruo, kaj Venezuelo. LC
      • Topaza pyra pyra – el sudorienta Kolombio ĝis orienta Ekvadoro, nordorienta Peruo kaj suda Venezuelo
      • Topaza pyra amaruni – en okcidentaj partoj de Amazonio en Peruo kaj Ekvadoro (riveroj Napo kaj Corrientes)
      • Topaza pyra pamprepta – en orienta Ekvadoro (regionoj de riveroj Napo kaj Suno)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ Crimson topaz (Topaza pella). Oiseaux Birds (2020). Alirita 2a de Januaro 2021 .
  2. ↑ Gray, George Robert. (1840) A List of the Genera of Birds : with an Indication of the Typical Species of Each Genus. R. and J.E. Taylor.
  3. ↑ (1945) Check-List of Birds of the World 5. Harvard University Press.
  4. ↑ Hummingbirds. IOC World Bird List Version 10.2. International Ornithologists' Union (Julio 2020). Alirita 2a de Januaro 2020 .
  5. ↑ (2000) “Distribution, Variation and Taxonomy of Topaza Hummingbirds (Aves: Trochilidae)”, Ornitologia Neotropica 11, p. 123–142.
  • del Hoyo, J.; Elliot, A. & Sargatal, J. (editors). (1999). Handbook of the Birds of the World. Volume 5: Barn-Owls to Hummingbirds. Lynx Edicions. ISBN 8487334253
  • Restall, R., C. Rodner, & M. Lentino (2006). Birds of Northern South America. Christopher Helm, London. (ISBN 0-7136-7243-9) (vol. 1), (ISBN 0-7136-7242-0) (vol. 2).