Torpare
Torpare (finne torppari) estis en Svedio kaj Finnlando lua terkultivadisto, kiu pagis la luon farante taglaboron (dagsverke/taksvärkki) por bieno kaj do ricevis rajton regi kaj kultivi parton de la bieno. La ĉefkonstruaĵo de tiu parto estis torp(pa). Ilia pozicio estis kiel kompromiso de landbonde (finne lampuoti), kiuj luis tutan bienon kaj backstugusittare (finne mäkitupalainen), kiuj luis nur sian domon kaj korton kaj neniom laboris rekte por si mem sed nur por la bienposedanto, kiu donis manĝon kiel salajro. Ludoni torp-ojn estis permesata nur por nobeloj, ĝis ekde 1740 ĉiuj bienoj rajtis fari tion. En iuj kazoj ricevis torp pli juna frato aŭ plenkreska filo de la majstro de la bieno. Tiaj torpare-oj havis normale klare pli bonan pozicion ol la aliaj torpare-oj.