Saltu al enhavo

Tossa de Mar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tossa de Mar
municipo de Katalunio Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Ŝtato  Hispanio
Aŭtonoma komunumo Katalunio
Provinco provinco Ĝirono
Komarko Selva
Komunumaro Mancomunitat de Municipis Comunitat Turística de la Costa Brava
Poŝtkodo 17320
En TTT Oficiala retejo [+]
Urbestro Martí Pujals Castelló
Demografio
Loĝantaro 6 347  (2025) [+]
Loĝdenso 164 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 43′ N,  56′ O (mapo)41.7205555555562.9319444444444Koordinatoj: 41° 43′ N,  56′ O (mapo) [+]
Alto 5 m [+]
Areo 38,6 km² (3860 ha) [+]
Tossa de Mar (Provinco Ĝirono)
Tossa de Mar (Provinco Ĝirono)
DEC
Situo de Tossa de Mar
Tossa de Mar (Hispanio)
Tossa de Mar (Hispanio)
DEC
Situo de Tossa de Mar

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Tossa de Mar [+]
vdr

Tossa de Mar estas unu el la plej konataj marbordaj feriejaj urboj ĉe la Costa Brava en Hispanio, parto de la distrikto (komarko) La Selva, provinco Ĝirono en la aŭtonoma komunumo Katalunio kun historia malnova urbo kaj fortikaĵo. Tossa de Mar situas 90 kilometrojn norde de Barcelono.

Geografio

[redakti | redakti fonton]
Situo de Tosa en la Provinco Ĝirono.

Tossa de Mar situas ĉe la bordo de Mediteraneo kaj estas unu el la elstaraj lokoj de la marbordo Costa Brava, pro la beleco de siaj plaĝoj kaj sia historia kulturheredaĵo. Ĝis 1985 la loko nomiĝis simple Tossa.

Tossa de Mar el la fortikaĵo "La Vila Vella"

Kiel feriejo ĝi altiras multajn turistojn ne nur pro la strandoj, sed ankaŭ pro la antikva centro. Krome, Tossa de Mar havas sian propran malgrandan fortikaĵon, kiu iam estis konstruita por protekti kontraŭ pirataj atakoj. Hodiaŭ la urbo prosperas danke al la turismo, sed en la 18-a kaj 19-a jarcentoj Tossa de Mar estis konata pro la produktado de korko, kiu estis uzata por sigeli multekostajn vinojn.

La plej grandaj strandoj de Tossa de Mar estas Platja Gran kaj Mar Menuda, kiuj situas en la centra parto de la urbo. Ekonomie en Tossa de Mar plej gravas turismo. Krome la lokanoj laboras en agrokulturo (iam la produktado de korko estis esenca) kaj fiŝkaptado. La turismon forte stimulis la tiea kreado de la kinofilmo Pandoro kaj la Fluganta Holandano, kun Ava Gardner kaj James Mason, reĝisorate de Albert Lewin.

La turisman infrastrukturon karakterizas malgrandaj kaj mezgrandaj hoteloj, gastejoj, feriloĝejoj kaj kampadejoj. Plej multaj restoracioj troviĝas sur la promenejo, sed kelkaj ankaŭ troviĝas en la krutaj stratetoj de la malnova urbo kaj ene de la urbomuroj.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Ĉefaj vidindaĵoj estas la mezepoka kvartalo. Ene de la muregoj kun diversaj turoj, municipa muzeo en unu el ili, ruinoj de romia vilao, kaj spektinda panoramo el la enmurigita monteto, sur kiu lumturo kun propra muzeeto.

En la ĉirkaŭo estas markitaj diversaj padoj por monta marŝado kaj eblas navigi per turismaj ŝipoj. Estas tri strandoj maldekstre de la antikva kvartalo kaj unu pli trankvila dekstre de tiuj inter du rokomontoj. Multaj hoteloj kaj gastejoj servas al multaj turistoj. Marc Chagall, kiu ofte elektis la pejzaĝon de Tossa kiel sian ĉeftemon en la 1930-aj jaroj, nomis la urbon La Blua Paradizo.

Esperanto

[redakti | redakti fonton]

En Tossa de Mar okazos la 4-a NaturAmika KulturSemajno (NAKSE) inter la 12- kaj 18-a de oktobro 2025[1]. Samtempe kun NAKSE (je la 13-a de oktobro) okazas memorfesto de Papo Silvestro la 2-a.

Tie ankaŭ okazis la 25-a (en 2017) kaj la 15-a Internacia Esperanto-Semajno de la Kulturo kaj Turismo (en 2007).

En la komunumo mortis hungardevena trejnisto pri akvopilko András Zólyomi.

Bildgalerio

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. (eo) Aliĝilo por la 4-a Naturamika kultursemajno Arkivigite je 2025-05-28 per la retarkivo Wayback Machine, Literatura Foiro, n-ro 335, junio 2025