Vikimanio

- Ĉi tiu artikolo temas pri la renkontiĝo de ĉiulingvaj vikipediistoj. Por la esperantista renkontiĝo vidu Esperanta Vikimanio.
Vikimanio estas ĉiujara internacia konferenco por uzantoj de vikiprojektoj fondita de Fondaĵo Vikimedio (ekzemple Vikipedio). Unuafoje ĝi okazis en 2005 en Germanio, poste en Usono, Tajvano, Egiptio, Argentino, Pollando kaj Israelo. Uzantoj de Vikipedio en Esperanto organizis en 2011 Esperantan Vikimanion en Svitavy (Ĉeĥio).
Historio
[redakti | redakti fonton]
| Okazo | Datoj | Loko | Kontinento |
|---|---|---|---|
| Vikimanio 2005 | 5-a – 7-a de aŭgusto | Frankfurto, Germanio | Eŭropo |
| Vikimanio 2006 | 4-a – 6-a de aŭgusto | Kembriĝo, Masaĉuseco, Usono | Ameriko |
| Vikimanio 2007 | 3-a – 5-a de aŭgusto | Tajpeo, Tajvano | Azio |
| Vikimanio 2008 | 17-a – 19-a de julio | Aleksandrio, Egiptio | Afriko |
| Vikimanio 2009 | 26-a – 28-a de aŭgusto | Bonaero, Argentino | Ameriko |
| Vikimanio 2010 | 9-a – 11-a de julio | Gdańsk, Pollando | Eŭropo |
| Vikimanio 2011 | 4-a – 7-a de aŭgusto | Hajfo, Israelo | Azio |
| Vikimanio 2012 | 12-a – 15-a de julio | Vaŝingtono, Usono | Ameriko |
| Vikimanio 2013 | 7-a – 11-a de aŭgusto | Honkongo, Ĉinio | Azio |
| Vikimanio 2014 | 6-a – 10-a de aŭgusto | London, Britanio | Eŭropo |
| Vikimanio 2015 | 15-a – 19-a de aŭgusto | Meksikurbo, Meksiko | Ameriko |
| Vikimanio 2016 | 22-a – 28-a de junio | Esino Lario, Italio. | Eŭropo |
| Wikimania 2017 | 9-a de aŭgusto — 13-a de aŭgusto 2017 | Montrealo, Kanado. | Ameriko |
| Wikimania 2018 | 18-a de julio — 22-a de julio 2018 | Kaburbo, Sud-Afriko | Afriko |
| Wikimania 2019 | 14-a de aŭgusto — 18-a de aŭgusto 2019 | Stokholmo, Svedio | Eŭropo |
| Wikimania 2020 | nuligita | Bankoko, Tajlando | Azio |
| Wikimania 2021 | 13-a – 17-a de aŭgusto | virtuala evento | Interreto |
| Wikimania 2022 | 11-a - 14-a de aŭgusto | virtuala evento | Interreto |
| Vikimania 2023 | 16a - 19a de aŭgusto | Singapuro | Azio |
| Wikimania 2024 | 7a - 10a de aŭgusto | Katowice | Eŭropo |
| Wikimania 2025 | 6a - 9a de aŭgusto | Najrobio | Afriko |
| Wikimania 2026 | 21a - 25a de julio | Parizo | Eŭropo |
| Wikimania 2027 | Santiago de Ĉilio | Sudameriko |
Esperanto
[redakti | redakti fonton]Esperantistaj vikipediistoj kelkfoje partoprenis kaj prezentiĝis dum la internaciaj Vikimanioj. En 2007 en Tajpeo prelegis Chuck Smith, fondinto de Vikipedio en Esperanto.
2011
[redakti | redakti fonton]
En 2011 partoprenis la Vikimanion en Hajfo sep esperantistoj Amir Aaroni, Marek Blahuš (Blahma), Castelo Branco, Ziko van Dijk (Ziko), Slavik Ivanov (Amikeco), Sergeo Tyrin kaj Brion Vibber dum entute estis 720 partoprenantoj.
Amir Aaroni estis en la loka organiza teamo. Ziko van Dijk partoprenis kiel prezidanto de Wikimedia Nederland (la nederlanda filio de Fondaĵo Vikimedio). Marek Blahuš kaj Castelo Branco ricevis stipendion de Fondaĵo Vikimedio, kiu kovris iliajn vojaĝkostojn; similan stipendion ricevis Slavik Ivanov de la rusia landa fako de la fondaĵo. Brion Vibber kiel dungito de la Fondaĵo Vikimedio partoprenas la renkontiĝon regule.
La 7-an de aŭgusto vespere, dum libera tempo, okazis ankaŭ renkontiĝo de la esperantistaj partoprenantoj kun israela aktivulo Jehoŝua Tilleman, loĝanta proksime al Hajfo.
Esperanta Vikimanio
[redakti | redakti fonton]La unua esperanta Vikimanio okazis de la 26-a ĝis la 30-a de oktobro 2011 en Svitavy (Ĉeĥio), organizita de Pavla Dvořáková (nome de Ĉeĥa Esperanto-Asocio) kaj E@I.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Wikimania ĉe Meta-Wiki, kunordiga vikimedia vikio

