Villamedianilla
| Villamedianilla | |||
|---|---|---|---|
|
| |||
| municipo en Hispanio | |||
| Blazono | |||
| Administrado | |||
| Poŝtkodo | 09117 | ||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
| Urbestro | Domingo Álvarez de los Mozos | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 9 (2025) [+] | ||
| Loĝdenso | 1 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 42° 10′ N, 4° 9′ U (mapo)42.160555555556-4.1461111111111Koordinatoj: 42° 10′ N, 4° 9′ U (mapo) [+] | ||
| Alto | 801 m [+] | ||
| Areo | 7 km² ( 700 ha) [+] | ||
| |||
| |||
| Alia projekto | |||
Villamedianilla [biljamedjaNIlja] estas loĝloko kaj municipo en la okcidento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la sudo de la komarko Odra-Pisuerga. La loknomo Villamedianilla estas etimologie komprenebla kiel Urbeto en la mezo.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 6,758 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 10 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 20 el 1991.
| 1991 | 1996 | 2001 | 2004 | |||
|---|---|---|---|---|---|---|
| 29 | 29 | 25 | 24 |
Ĝi distas 50 km de Burgoso, provinca ĉefurbo.
Historio
[redakti | redakti fonton]
La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento.
Villamedianilla formis parton de la partido de Castrojeriz en la kategorio de izolaj loĝlokoj, unu el dek kvar kiuj formis la komunumon Intendencia de Burgos.
Aktualo
[redakti | redakti fonton]Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj.
Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo de Sankta Petro.





