|
 | | « Mezaj homoj de la nacio konsistigas ĝian inercian mason. » | | — Eric Hoffer, La vera kredanto [1951] |
|
|
 | | « Kiam nacio ĉesas pasie strebi al io aŭ kiam celo de ĝiaj streboj iĝas konkreta kaj limigita, potencialo de ĝia kuraĝo falas. Nur celo, kiun oni povas ĉiam perfektigadi, konservas potencialon de la nacia kuraĝo eĉ tiam, kiam deziroj de la nacio ĉiam plenumiĝas. Ĉe tio la celo ne nepre devas esti tro alta. Malnobla idealo de senĉese kreskanta vivnivelo konservis la usonan nacion kiel sufiĉe kuraĝan. Angla idealo de terposedanto kaj la franca — de rentulo — estas konkretaj kaj limigitaj. Tiu ĉi konkreteco de la naciaj idealoj verŝane estas ligita al malkresko de energioj de ambaŭ nacioj. En Usono, Rusio kaj Germanio idealoj estas nekonkretaj kaj nelimigitaj. » | | — Eric Hoffer, La vera kredanto [1951] |
|
|
 | | « La plej memkontentaj nuntempe popoloj, kaj ankaŭ la plej monumentaj “neplenkreskuloj” estas la popoloj, kiuj decidis en la homa komunumo “fari ĉion laŭdezire”. Kaj laŭ naiveco ili nomas tion “nacia spirito”. Kvankam mi malŝatas la spiriton internacian kaj bigotan estimon de ĝi, tamen tiuj kapricoj de la nacia nematureco ŝajnas al mi karikaturaj. » | | — José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930) |
|
|
 | | « …efektive la nacio neniam estas preta. Tio diferencigas la nacian ŝtaton de aliaj. La nacio ĉiam aŭ formiĝas aŭ disfalas. Tetrium non datur [latine: La tria ne eblas]. » | | — José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930) |
|
|
 | | « Nun por la eŭropanoj venas tempo, kiam Eŭropo povas iĝi la nacia ideo. Kaj estus oble malpli utopie kredi je tio hodiaŭ ol aŭguri en la 11-a jarcento la unuecan Hispanion. Ju pli fervore la nacia ŝtato de la Okcidento gardas sian veran esencon, des pli senevite ĝi liberigos ĝin en la unueca kaj grandega ŝtato kontinenta. » | | — José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930) |
|
|
 | | « Tiuj unuiĝoj, kiuj ĝis nun nomiĝis nacioj, proksimume antaŭ jarcento atingis sian apogeon. Ne eblas ion fari pri ili krom unu afero — superi ilin. » | | — José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930) |
|
|
 | | « La naciaj ŝtatoj, kun ilia iam liberema atmosfero de malfermiteco kaj freŝeco, transformiĝis je kadukeco kaj iĝis “interiero”... Tio klarigas la “naciisman” eksplodon en niaj tagoj… La lasta ardo plej longe estingiĝas. La lasta spiro estas la plej profunda. » | | — José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930) |
|
|
 | | « Sed ĉiu naciismo estas sakstrato. Celante morgaŭan tagon oni alfrontas muron. Ĉi tie la vojo perdiĝas kaj kondukas nenien. Naciismo estas mispaŝo je direkto kontraŭa al la nacia esenco. Ĝi estas kuniga, dum naciismo estas ekskluda kaj nur forpuŝas. » | | — José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930) |
|
|
 | | « La manko de objektiveco rilate al fremdaj nacioj estas fifam-konata. De unu tago al la alia oni ŝajnigas ke alia nacio estas tute malmorala kaj diabla, dum nia propra nacio reprezentas ĉion bonan kaj noblan. Oni juĝas ĉiun agon de la malamiko per unu mezurilo, kaj la propran agon per alia. Eĉ bonaj agoj de la malamiko oni konsideras kiel indikilo de aparta diableco, celante trompi nin, dum niaj malbonaj agoj estas necesaj kaj pravigitaj per niaj noblaj celoj. » | | — Erich Fromm, La Arto de Amo [1956] |
|
|
 | |
|
 | | « La manko de objektiveco rilate al fremdaj nacioj estas fifam-konata. De unu tago al la alia oni ŝajnigas ke alia nacio estas tute malmorala kaj diabla, dum nia propra nacio reprezentas ĉion bonan kaj noblan. Oni juĝas ĉiun agon de la malamiko per unu mezurilo, kaj la propran agon per alia. Eĉ bonaj agoj de la malamiko oni konsideras kiel indikilo de aparta diableco, celante trompi nin, dum niaj malbonaj agoj estas necesaj kaj pravigitaj per niaj noblaj celoj. (La Arto de Amo 1956) » | | — Erich Fromm, La sana socio [1955] |
|
|
 | | « [pri la nacioj kaj iliaj reprezentantoj] La unueco, al kiu li vere sentas sin ligita, estas ĉiam amaso aŭ amasa simbolo. » | | — Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960] |
|
|
 | | « Bona gazeto, mi supozas, estas nacio parolante al si mem. » | | « A good newspaper, I suppose, is a nation talking to itself. » | | — Arthur Miller |
|