Anda avoceto
| Biologia klasado | ||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||||
| Recurvirostra andina Philippi & Landbeck, 1861 | ||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Anda avoceto (Recurvirostra andina) estas granda vadbirdo de la familio de Rekurbrostruledoj, kiu enhavas avocetojn kaj himantopojn. Ĝi estas loĝanta en Andoj, kie reproduktiĝas super 3500 m en nordokcidenta Argentino, okcidenta Bolivio, norda Ĉilio kaj suda Peruo.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]Tiu avoceto havas blankajn kapon, kolon, subajn partojn kaj pugon, kaj malhelbrunajn dorson, flugilojn kaj voston. Ĝi estas simila laŭ grandeco sed iomete pli dika ol la Amerika avoceto, je 43–48 cm en longo kaj 315–410 g en pezo. Meza korpa maso estas 361 g, kio igas ĝin verŝajne la plej peza el la familio de Recurvirostridae.[2] La maldikaj, grizaj kruroj ne estas tiel longaj kiel ĉe aliaj avocetoj, sed la longa maldika nigra beko estas suprenturnita ĉe la fino. Ambaŭ seksoj estas similaj, kaj la plumaro de junuloj estas nepriskribita.
La kolormodelo estas simila al tiu de la loka subspecio Himantopus himantopus melanurus de la Himantopo, sed tiu birdo havas tre longajn ruĝajn krurojn, blankan voston kaj rektan bekon.
Kutimaro
[redakti | redakti fonton]La anda avoceto nestumas proksime de malprofundaj, prefere alkalaj lagoj en Andoj, ofte en grupetoj. La ovoj estas demetitaj almenaŭ en januaro.
Tiu specio estas nemigranta, sed povas moviĝi al iomete pli malaltaj altitudoj kiam ne reproduktiĝas.
La anda avoceto manĝas en neprofunda akvo aŭ sur ŝlimebenaĵoj, ofte balaante sian bekon de flanko al flanko en akvo dum ĝi serĉas sian predon inter krustacoj kaj insektoj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ BirdLife International (2016). “Recurvirostra andina”, IUCN Red List of Threatened Species 2016, p. e.T22693724A93419285. doi:10.2305/IUCN.UK.2016-3.RLTS.T22693724A93419285.en. Alirita 18a de Novembro 2021..
- ↑ CRC Handbook of Avian Body Masses de John B. Dunning Jr. (Editor). CRC Press (1992), (ISBN 978-0-8493-4258-5).
- Hayman, Marchant and Prater, Shorebirds (ISBN 0-395-37903-2)



