Cultura
Aspekto
Pending
Cultura (Kulturo) estis kvarlingva (franca, rumana, hungara, germana) revuo en Kluĵo, Rumanio aperinta en 1924 por disvastigi la "sciencon, literaturon kaj arton". Ĝia ĉefredaktoro estis Sextil Pușcariu lingvisto, konstanta ano de la delegitaro de Rumanio en Popolunio; redaktoroj: Yves Auger, Lucian Blaga, György Kristóf, Oscar Netoliczka, redakcisekretario estis Valeriu Bologa. Aperis nur 4 numeroj.