Saltu al enhavo

Harderwijk

El Vikipedio, la libera enciklopedio

ISO

Municipo Harderwijk

Flago de la municipo Harderwijk

Blazono de municipo Harderwijk

Flago de la municipo Harderwijk Blazono de municipo Harderwijk
Situo de la municipo Harderwijk
nederlanda municipo
Provinco Gelderland
Urbestro Jeroen Joon
Ĉefloko Harderwijk
Areo
 - Tero
 - Akvo
48,27 km²
38,46 km²
9,81 km²
Loĝantaro
 - Loĝdenso
50 000 (en 2024)
1083 loĝ./km²
Geografia situo 52° 21′ N, 5° 37′ O (mapo)52.355.6166666666667Koordinatoj: 52° 21′ N, 5° 37′ O (mapo)
Harderwijk (Nederlando)
Harderwijk (Nederlando)
DEC

Map

Gravaj trafikaj arterioj A28, N302, N303
CBS-municipokodo 0243
Telefona kodo 0341
Poŝtkodo 3840–3849
Oficiala retejo https://www.harderwijk.nl/
v • d • r

Harderwijk (52° 21′ N, 5° 37′ O (mapo)52.355.6166666666667 ) estas hansourbo kun urborajtoj kaj municipo en la nederlanda provinco Gelderland ĉe la rando de la Veluwe kaj la Wolderwijd, preskaŭ duonvoje inter Zwolle kaj Amersfoort. Laŭ la stato de 2024 en la municipo vivis 50 000 loĝantoj sur areo de 48,27 kvadrataj kilometroj (de kiu 9,81 km² estas akvo), kio rezultigas loĝdenson de 1 036 loĝantoj/km².

La teritorio havas komunan limon kun Nunspeet, Zeewolde kaj Ermelo. La suma nombro da domoj en Harderwijk estis 15 800 je la 1-a de januaro 2005. La loĝloko mem havas ĉirkaŭ 25 000 loĝantojn.

Granda kirko

Esperanto Movado

[redakti | redakti fonton]

Dum la Unua mondmilito estis koncentrejo por belgaj militkaptitoj ĉe Harderwijk, tie estis arestitaj kelkaj esperantistoj, kiuj tie movadis. Pri tio estis publikigita en Revuo Esperanto la 5-an de decembro 1915:

Citaĵo
„ Esperanto ĉe la internigejo Harderwijk

Ni kun plezuro publikigas la suban leteron, kiu raportas pri la grava propagando efektivigita ĉe la belga internigejo en Harderwijk (Nederlando). La iniciatintoj estu gratulataj pro sia utila kaj kuraĝa agado. Eĉ ĉe ŝajne malfavoraj cirkonstancoj, nia afero povas progresi, se nur oni firme tion volas.

Jam dum pli ol unu jaro, ni estas internigitaj. Kion ni estas farintaj dum tiu longa tempo? Ĉu ni ĉiam dormis? Ĉu ni pasigis utile la disponeblan tempon? Ĉiuj Esperantistoj, kiuj interesigas pri la movado, povas respondi kaj klarigi pri la afero. Ne, Esperantismo ne dormis, tute ne. Jam la unuajn tagojn de la internigo, S-ro Bonabo komencis gravan propagandon. Je la komenco, li nur akiris mokadon kaj ridadon por sia sindonemeco. Iom pli malfrue, alia Esperantisto estis internigita en la sama soldatejo de S-ro Bonabo, nome S-ro Demey. lli rekomencis novan propagandon kaj sukcesis starigi kurson, ĉiam daŭrigante la klopodojn por varbi novajn lernantojn. Tiamaniere, ili varbis sufiĉe da lernantoj por malfermi duan kurson. Poste, helpitaj de la lernantoj de la unuaj kursoj, kiuj estas fervoraj propagandistoj, oni sukcesis varbi multajn lernantojn; tria kurso komencigis.

Por plifaciligi la rilatojn inter la lernantoj kaj fortigi la sentojn, kiujn ili havas pri Esperanto, oni starigis grupon, kiun ĉiuj konas sub la devizo „Espero-Paco-Progreso”. Ĝis nun S-ro Bonabo estas la sola profesoro; kompreneble lia tasko ne estas facila. Kaj nun, ĉar la lernantoj estas multnombraj, oni decidis elekti, inter la lernintoj, helpprofesoron. Post oficiala ekzameno, oni elektis du el la plej fervoraj lernintoj, Henriko Demeersseman kaj Fernando La Gravure, kiuj estas, la unua sekretario kaj la alia helpsekretario de la grupo. Ili staras respektive kiel profesoro, la unua por la flandre parolantaj soldatoj kaj la dua por la france parolantaj internigitoj. S-ro Bonabo okupadas sin, donante perfektigan kurson al la lernintoj. La kurso kun flandraj klarigoj malfermiĝis la 12 oktobro kun 31 lernantoj. La franca kurso baldaŭ komenciĝos. Estas jam en Harderwijk 160 lernintoj kaj lernantoj. Tio estas dank’ al la laborado kaj la sindonemeco de S-ro Bonabo kaj liaj helpantoj, kiuj neniam laciĝas je la propagando. Oni povas diri, ke S-ro Bonabo multe faris por nia movado.

Laboru ni ĉiam kaj faru ni Esperantistojn el ĉiuj internigitoj.

Espero-Paco-Progreso. ”
— Esperanto, n184 dec 1915

La grupo daŭris sufiĉe por akiri oficialan agnoskon de Brusela registaro:

Citaĵo
„ En la belga internigejo de Harderwijk (Nederlando), kie jam ekzistas Esp. organizaĵoj kaj okazis multaj kursoj, la profesoroj de Esperanto estas oficiale rekonitaj kiel profesoroj en la Komerca Sekcio de la Laborlernejo, kiu funkcias en la internigejo sub la aŭspicioj de la urbo Bruselo. Bela sukceso muldata al la nelacigebla fervoro de niaj tieaj samideanoj. ”
— Esperanto n213 majo 1918
Fiŝpordego (Vischpoort)
Centra placo (Smeepoortenbrink)
Urbomuro je la marflanko
Provinco Gelderlando
Aalten | Apeldoorn | Arnhem | Barneveld | Berg en Dal | Berkelland | Beuningen | Bronckhorst | Brummen | Buren | Culemborg | Doesburg | Doetinchem | Druten | Duiven | Ede | Elburg | Epe | Ermelo | Geldermalsen | Harderwijk | Hattem | Heerde | Heumen | Lingewaal | Lingewaard | Lochem | Maasdriel | Montferland | Neder-Betuwe | Neerijnen | Nijkerk | Nimego | Nunspeet | Oldebroek | Oost Gelre | Oude IJsselstreek | Overbetuwe | Putten | Renkum | Rheden | Rozendaal | Scherpenzeel | Tiel | Viĥeno | Voorst | Wageningen | West Maas en Waal | Westervoort | Winterswijk | Zaltbommel | Zevenaar | Zutphen
Nederlando | Provincoj | Municipoj