Haŝemidoj
| Haŝemidoj | ||
|---|---|---|
| Dinastio | ||
| Blazono | ||
| dinastio | ||
| Devena nomo | arabe بنو هاشم | |
| Fino | 1962 vd | |
| Lando | Reĝlando Heĝazo vd | |
| Religio | islamo vd | |
| Dinastiaj rilatoj | ||
| Fondinto | Husejn ibn Ali vd | |
| Branĉo de | Banu Haŝim vd | |
| Regadoj | ||
| Ŝarifoj de Mekko | ||
| Dum | 10-a jarcento ĝis Unua mondmilito | |
| Reĝoj de Heĝazo | ||
| Dum | 1916-1925 | |
| Sekvanto | Saudoj | |
| Reĝo de Sirio | ||
| Dum | 1920 mallongtempe | |
| Reĝoj de Irako | ||
| Dum | 1921-1958 | |
| Sekvanto | (respubliko) | |
| Jordan-Iraka Araba Federacio | ||
| Dum | feb-aŭg 1958 | |
| Reĝoj de Jordanio | ||
| Dum | 1946-nun | |
| vd | Fonto: Vikidatumoj | |
La Haŝemidoj aŭ Haŝimidoj (arabe بنو هاشم Banū Hāšim aŭ Banu Haŝim) estas araba reĝa dinastio, kiu nuntempe regas super Jordanio, sed en la pasinteco ankaŭ regis Irakon kaj aliajn arabajn teritoriojn. Ili devenas origine de Haŝim ibn Abd al-Manaf, kiu estis la pra-avo de la profeto Mohamedo.
En pli vasta senco, Haŝemidoj estas sinonimo de Banu Haŝim, klano de la araba tribo de Kurajŝoj. En pli malvasta senco, Haŝemidoj estas la reĝa dinastio ene de tiu klano.
De la 10-a jarcento, la emiro kaj la ŝarifo (religia aŭtoritato) de Mekko estis ĉiam membroj de la Haŝemida familio. En 1908, la Otomanoj kiuj regis en la regiono igis Husejn ibn Ali la nova emiro de Mekko. En 1916, Husejn ibn Ali komencis la "Araban Ribelon" kontraŭ la Otomana Imperio, helpata de la Britoj. En 1917 li proklamis sin mem reĝon de Heĝazo, la okcidenta parto de nuntempa Sauda Arabio. Li restis la reĝo ĝis 1924, kiam lia regno estis konkerata de la klano de la Saudoj, kiuj poste fariĝis la regantoj de Sauda Arabio. La Britoj poste transdonis Transjordanion (kiu poste fariĝis Jordanio) kaj Irakon al la Haŝemida dinastio. Du filoj de Husejn ibn Ali, Abdullah kaj Fajsal, fariĝis la reĝoj de Jordanio kaj Irako respektive. En Irako la Haŝemida dinastio estis forigita de milita ribelo en 1958, dum en Jordanio ĝi ankoraŭ travivas. Nuntempe la reĝo de Jordanio estas Abdullah la 2-a.
Teritorioj regataj de la haŝemidoj
[redakti | redakti fonton]

Mekko
[redakti | redakti fonton]- 10-a jarcento ĝis Unua mondmilito: Ŝarifoj de Mekko
Heĝazo
[redakti | redakti fonton]- 1916-1924 Husejn ibn Ali, reĝo de Heĝazo
- 1924-1925 Ali, filo de Husejn ibn Ali, reĝo de Heĝazo
En 1925, Sauda Arabio konkeris Heĝazon kaj finis la regadon de la haŝemida dinastio.
Sirio
[redakti | redakti fonton]- 1920 Fajsal, filo de Husejn ibn Ali, estis mallongtempe reĝo de Sirio
Irako
[redakti | redakti fonton]- 1921-1933 Fajsal la 1-a (Irako), filo de Husejn ibn Ali, reĝo de Irako
- 1933-1939 Ghazi la 1-a (Irako), filo de la antaŭa, reĝo de Irako
- 1939-1958 Fajsal la 2-a (Irako), filo de la antaŭa, reĝo de Irako
En 1958, armea puĉo brutale murdis la regantojn kaj finis la regadon de la haŝemida dinastio en Irako.
Jordanio
[redakti | redakti fonton]- 1946-1951 Abdullah la 1-a (Jordanio), Abdullah ibn Husejn, filo de Husejn ibn Ali, reĝo de Transjordanio (la nuna Jordanio)
- 1951-1952 Talal (Jordanio), filo de la antaŭa, reĝo
- 1952-1999 Husejn (Jordanio), Husejn ibn Talal, filo de la antaŭa, reĝo
- 1999- nun Abdullah la 2-a (Jordanio), Abdullah ibn Husejn, filo de la antaŭa, reĝo
Tronheredonto:
- Husejn ibn Abdullah, kronprinco, filo de la antaŭa
| ||||||||


