|
 | | « Sed Hitlero neniam atingus tiun ĉi celon, se la Versajla traktato ne likvidus la germanan armeon. Malpermeso de la konskripcio forprenis de la germanoj ilian plej gravan fermitan amason. La manovroj, ekde nun malpermesitaj, la marŝado, ricevado kaj transdonado de la ordonoj — ĉio ĉi transformiĝis je io, kion nun necesis kontraŭ iu ajn prezo revenigi. La malpermeso de la konskripcio estis la naskiĝo de nacional-socialismo. Ĉia fermita amaso, perforte likvidita, transiras je la malferma, al kiu ĝi donas ĉiujn siajn specifajn atributojn. Anstataŭ la armeo aperis la partio kaj por ĝi ene de la nacio ne ekzistis la limoj. Ĉiu germano — viro aŭ virino, infano aŭ maljunulo, soldato aŭ civilulo — povas iĝi nacional-socialisto; ne gravas, ĉu li estis soldato; se ne, tio estas pli bone por li: li ricevas aliron al aferoj, al kiuj antaŭe oni ne lasus lin. » | | — Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960] |
|
|
 | | « Puna paco ostaĝigas la tutan internacian ordon, ĉar ĝi postulas de la venkintoj, elĉerpitaj per militaj malfacilaĵoj, deteni landon, kiu sopiregas subfosi la reguligadon. Ĉiu lando, konsideranta sin ofendita, estas certa ke ĝi povos preskaŭ aŭtomate kalkuli pri subteno de malkontenta venkita flanko. Tio iĝos malbeno de la Versajla traktato. » | | — Henry Kissinger, Diplomatio [1994] |
|
|
 | | « [pri la intermilita periodo] Garantioj daŭris nelonge. Rifuzo de la [usona] senato ratifiki la Versajlan traktaton faris ilin neaktualaj; kaj Britio uzis tiun pretekston por ankaŭ liberiĝi de siaj sindevigoj. Rezigno de Francio de siaj antaŭaj postuloj evidentiĝis ĉiama dum garantioj estis mallongdaŭraj. » | | — Henry Kissinger, Diplomatio [1994] |
|
|
 | | « [pri la Versajla traktato] Landoj-aliancanoj fine venis al la tiel nomata “mandata principo”, kiu estis same originala kaj hipokrita. La germanaj kolonioj, same kiel la eksaj teroj de la Otomana imperio en Proksima Oriento, estis donitaj al diversaj venkintoj laŭ “mandato” sub observado de la Ligo de Nacioj por rapidigo de ilia sendependiĝo. Kion konkrete tio signifis neniam estis difinite kaj rezulte de tio haveblo de mandato tute ne rapidigis sendependiĝon de tiuj teritorioj kompare al situacio en la aliaj kolonioj. » | | — Henry Kissinger, Diplomatio [1994] |
|
|
 | |
|
 | | « [pri la Versajla traktato] Baldaŭ iĝis tute klare, ke de la praktika vidpunkto principo de memdetermino ne povas esti aplikita iugrade klare kaj ĝuste, kiel tion planis “Dek kvar punktoj”, speciale en la ŝtatoj-sukcedintoj de la Aŭstro-Hungaria imperio… Post la fino de tiu ĉi procezo, realigita cele al memdetermino, sub eksterlanda regado loĝis preskaŭ sama nombro de homoj kiel en la tempo de la Aŭstro-Hungara imperio. » | | — Henry Kissinger, Diplomatio [1994] |
|
|
 | | « La Versajla solvo estis mortnaskita, ĉar valoroj kiujn ĝi proklamis kontraŭis stimulojn necesajn por subteni ĝin: plejparto de ŝtatoj, necesaj por garantii defendon de la interkonsento, konsideris ĝin pli aŭ malpli maljusta. » | | — Henry Kissinger, Diplomatio [1994] |
|
|
 | |
|
 | | « En 1924 stabo de la brita terarmeo venis al la sama konkludo [kiel Ferdinand Foch], kiam ĝi prognozis ke Germanio denove ekmilitos kontraŭ Britio pro la samaj problemoj, kiuj simple “estos ripetiĝo de situacioj, engaĝintaj nin en la lastan militon”. Malpermesoj truditaj de la Versajla traktato, kiel asertis stabaj militistoj, prokrastos rearmadon de Germanio maksimume por naŭ monatoj kaj ĉesos efiki tuj post kiam Germanio eksentos sin sufiĉe politike forta por forĵeti katenojn de la Versajlo – la ĝenerala stabo klarvide donis por tio proksimume 10 jarojn. Agante unisone kun analizo de francoj, la brita ĝenerala stabo ankaŭ antaŭdiris ke Francio estos sendefenda se tiutempe ĝi ne faros union kun “unuarangaj potencoj”. » | | — Henry Kissinger, Diplomatio [1994] |
|
|
 | | « Finfine postula pozicio de la venkinto dum intertraktoj ĉiam malkreskas kun tempopaso. Kio ne estis ricevita dum la ŝoko de malvenko, estos oble pli malfacile ricevebla poste – leciono, kiun Usono devis lerni rilate Irakon fine de la Golfa milito en 1991. Ne pli frue ol en 1921 – do nur du jarojn post la subskribo de la Versajla traktato – estis difinita sumo de reparacioj. Ĝi estis absurde alta: 132 miliardoj da oraj markoj (proksimume 40 miliardoj da usonaj dolaroj, kio en nuntempaj prezoj estus proksimume 323 miliardoj da dolaroj), do la sumo kiu neeviteble sekvigus germanajn pagojn ĝis la fino de la jarcento. Sufiĉe prognozeble Germanio anoncis sian bankroton; eĉ se la internacia financa sistemo sukcesus aranĝi tiom grandan ĝiron de bankaj aktivoj, neniu germana demokratia registaro restus reganta se ĝi akceptus tion. » | | — Henry Kissinger, Diplomatio [1994] |
|
|
 | |
|
 | | « La Lokarno, kiu estis laŭdata en 1925 kiel transiranta sojlon al eterna paco, efektive signifis komencon de la fino de la internacia ordo starigita de la Versajlo. » | | — Henry Kissinger, Diplomatio [1994] |
|
|
 | | « Ĉar por la Versajla ordo ne ekzistis geopolitika bazo, ŝtataj agantoj faris personajn rilatojn rimedo por ĝia subtenado – la paŝo tute nekonata al iliaj antaŭuloj… Ekde tiam tendenco al personigo de oficialaj rilatoj nur kreskis. » | | — Henry Kissinger, Diplomatio [1994] |
|
|
 | | « Dum la tempo de krizoj francoj preferis la firman kaj severan Raymond Poincaré, kiu insistis je strikta plenumo de la postuloj de la Versajla traktato. Kiam krizoj iĝis tro dolorigaj – kiel dum la okupado de Ruhr-regiono – denove aperadis Aristide Briand. Problemo je tiu konstanta pelmelo konsistis en tio, ke Francio perdis kapablon efektivigi politikon, realigatan de ĉiu el tiuj kontraŭaj figuroj ĝis logika fino: Francio jam ne estis sufiĉe forta por efektivigi politikon de Poincaré, sed la franca publika opinio donis al Briand malmulte da eblecoj rilate proponon de Germanio pri atingo de ĉiama paco. » | | — Henry Kissinger, Diplomatio [1994] |
|
|
 | | « Eksterlande Hitlero akiris plej grandan sukceson kiam la mondo opiniis ke li persekutas normalajn, limigitajn celojn. Ĉiuj liaj plej grandaj triumfoj okazis dum la unuaj kvin jaroj de la regado, en 1933-1938, kaj estis bazitaj sur konjektoj de liaj viktimoj ke lia celo estas konformigi la Versajlan sistemon al la principoj kiujn ĝi mem deklaris. Sed tuj post kiam Hitlero ĉesis ŝajnigi ke li korektas faritajn maljustaĵojn, fido al li malaperis. » | | — Henry Kissinger, Diplomatio [1994] |
|
|
 | | « Ofte ofenditaj de iu, ni komencas malami tute ne komplican al tiu alian homon aŭ grupon da homoj. La rusoj, timigitaj de la sekreta polico de Stalin, facile ekflamas je malamo kontraŭ kapitalismaj “bruligantoj de la milito”; la germanoj, subpremitaj de la Versajla traktato, venĝis eksterminte la judojn; la zuluoj, subpremitaj de la buroj, buĉas la hindojn; la blankaj pleboj, ekspluatataj de politikistaĉoj de la Sudo, linĉas la nigrulojn. » | | — Eric Hoffer, La vera kredanto [1951] |
|
|
 | | « Indigno kontraŭ la Versajla traktato havis la ĉefan bazon en la malsupraj tavoloj de la meza klaso; ĉe tio naciismaj pasioj estis raciigo, transforminta senton de socia neplenvaloreco je la sento de neplenvaloreco nacia. » | | — Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941] |
|
|
 | | « Ni venis al Parizo certaj ke baldaŭ estos kreita nova ordo; ni foriris de tie konvinkiĝinte ke la nova ordo simple superfekis la malnovan. » | | — Harold Nicolson [1920], Pacigado [1919] |
|