Tutmonda Esperantista Junulara Organizo
Page disponible en: Français
Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) estas organizo de junaj parolantoj de Esperanto kun individuaj membroj kaj landaj sekcioj en ĉiuj kontinentoj. TEJO estas la junulara sekcio de Universala Esperanto-Asocio. Nia ĉefa sidejo troviĝas en Nederlando.
Platformo por la Esperanta junulara movado (ĝis 35 jaroj)
Membroj en pli ol 90 landoj
Registrita kiel NRO (Ne-Registara Organizo)
Junulara sekcio de UEA (Universala Esperanto-Asocio)
Historio de TEJO
TJO fondiĝas
Tutmonda Junular-Organizo fondiĝas dum la Internacia Junulara Kunveno en Nederlando. Komence ĝi estas organizo regata de Esperant0-instruistoj, celanta junulojn en lerneja aĝo.
TJO iĝas TEJO
TJO ŝanĝas sian nomon al TEJO kaj ekhavas strukturon pli similan al la nuntempa, kun plene junulara estraro.
TEJO iĝas sekcio de UEA
La revuo Kontakto eldoniĝas
Ĝis hodiaŭ, ĝi estas la ĉefa publikigaĵo de TEJO. Ĝi estas revuo en Esperanto, sed ne ĉefe primovada.
TEJO jure sendependiĝas
Ĝi estas registrita en Nederlando kiel sendependa organizo.





Niaj celoj
Laŭstatute la celoj de TEJO estas:
- disvastigi la uzadon de la internacia lingvo Esperanto;
- kontribui al la evoluo de la Esperanta kulturo;
- agadi por la solvo de la lingva problemo en internaciaj rilatoj kaj faciligi la internacian komunikadon;
- plifaciligi la ĉiuspecajn spiritajn kaj materiajn rilatojn inter la homoj, sendepende de diferencoj rilate al nacieco, raso, sekso, religio, politiko aŭ lingvo;
- helpi la junularon havi aktivan rolon en konstruo de socio inkluziva, internacia, interkompreniĝa kaj rajtrespekta;
- kreskigi inter siaj membroj fortikan senton de solidareco, disvolvante ĉe ili la komprenon kaj estimon por aliaj popoloj;
- plibonigi la konojn kaj organizajn kapablojn de siaj aktivuloj kaj instigi ilian kulturan evoluon; kaj
- liveradi junajn fortojn al la Esperanta movado.
Estraro kaj aktivuloj
La nuntempa estraro konsistas el:
Ana Ribeiro – Prezidanto | Ĉefrespondeca pri Aktivula Trejnado, Eksteraj Rilatoj, Dungitoj, Kongresoj, Projektoj kaj subvencioj, Strategio | Vicrespondeca pri Informado kaj Kontakto, Teĥniko kaj teknologio | prezidanto@tejo.org
Igor Almeida (Ikvero) – Vicprezidanto | Ĉefrespondeca pri Egaleco, Adoleska Agado, Informado kaj Kontakto, Junaj Amikoj de Esperanto, Volontuloj | Vicrespondeca pri Dungitoj, Projektoj kaj subvencioj | ikvero.almeida@tejo.org
Jean de Dieu Kikako – Ĝenerala Sekretario | Vicrespondeca pri Landa kaj Faka Agado, Retaj Eventoj | jean.kikako@tejo.org
Manohimiharintsara Andrianirina (Mihary) – Kasisto | Ĉefrespondeca pri Financoj, Retaj Eventoj | Vicrespondeca pri Landa kaj Faka Agado | mihary.andrianirina@tejo.org
Ranja Lydie Zafinifotsy – Senofica estrarano | Ĉefrespondeca pri Adoleska Agado, Patronoj | ranja.arc@tejo.org
Espoir Ngoma Kasati – Senofica estrarano | Ĉefrespondeca pri Edukado, Landa kaj Faka Agado, Rilatoj kun / observantoj ĉe ILEI | Vicrespondeca pri Strategio | espoir@tejo.org
Reprezentantoj de aliaj organizaĵoj ĉe TEJO
- Observantoj de UEA ĉe TEJO: Fernando Maia Jr, Aleks Kadar
- Observanto de ILEI ĉe TEJO: Aimé-Patrick Manirakiza
Ceteraj aktivuloj
La cetero de la aktivuloj de TEJO (komitatanoj, komisiitoj, oficistoj, volontuloj, ktp) povas esti trovataj en Centra Reto.
Dokumentoj
Nia funkciado baziĝas sur la jenaj regularoj:
Aliaj gravaj dokumentoj povas esti trovataj en la komitata teko de Centra Reto.

Pepo estas papago. Ĝi estas nia maskoto.