Universitato Harvard

Universitato Harvard estas usona universitato en Kembriĝo, Masaĉuseco, kaj membro de la Hedera Ligo. Ĝi fondiĝis la 8-an de septembro, 1636, do estas la plej maljuna institucio por supera edukado en Usono. Unue nomata Nova Kolegio, ĝi nomiĝis Kolegio Harvard la 13-an de marto, 1639, laŭ ĝia unua ĉefa donacinto, John Harvard. Ĝi unue oficiale nomiĝis "universitato" anstataŭ "kolegio" en la nova masaĉuseca konstitucio en 1780.
La universitato estas unu el la plej prestiĝaj en la mondo. En 1-a de septembro 2021 la universitato havis sume 24 555 studentojn. Aliflanke, en ĝi havis entute dungitojn, el kiuj 2 300 estis fakultatanoj. Ekde 2-a de aŭgusto 2024 la universitata prezidanto estas Alan Garber.
Ĝi distancas nur 3 km de Masaĉuseca Instituto de Teknologio, kun kiu ĝi havas longan amikan rivalecon.
Elektitaj studentoj
[redakti | redakti fonton]Kelkaj instruistoj
[redakti | redakti fonton]Muzeoj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- la apartan tekston pri la ekonomika universitata fakultato Harvard Business School.
- Altan renomon havas ankaŭ la jura universitata fakultato Harvard Law School.



