|
 | | « Tio kion oni en strikta senco nomas feliĉo, venas plej verŝajne de subita kontentiĝo, malŝarĝo de bezono, atinginta altan gradon de streĉiteco. Laŭ sia naturo, tio eblas nur kiel epizoda fenomeno. Iu ajn konstanteco, daŭro de la situacio, ege dezirinda de la vidpunkto de principo de plezuro, kaŭzas ĉe ni nur senton de indiferenta kontento. Ni estas kreitaj tiel, ke ni povas ĝui nur se haveblas kontrasto kaj malaltgrade ĝui la staton mem. Do la eblecoj de nia feliĉo estas limigitaj jam de nia naturo. » | | — Sigmund Freud, Malkontenteco pri la kulturo [1930] |
|
|
 | |
|
 | | « Observado de la grandaj astronomiaj cikloj donis al la homo ne nur praimagon, sed ankaŭ deirpunkton por ordigo de sia vivo. La ordo estas deviga ripetado de la unufoje enkondukita. Ĝi difinas kiam, kie kaj kiel io devas esti farata por eviti prokrastojn kaj ŝanceliĝojn en ĉiu simila kazo. » | | — Sigmund Freud, Malkontenteco pri la kulturo [1930] |
|
|
 | | « Komuna vivo unuafoje iĝis ebla nur post la formiĝo de plimulto — pli forta ol iu ajn individuo, kaj unuiĝinta kontraŭ ĉiu aparta individuo. Povo de tia socio kontraŭstaras nun kiel “juro” la povon de la individuo, kondamnata ekde tiam kiel “kruda forto”. Anstataŭigo de la povo de la individuo per la povo de la socio laŭ sia graveco iĝis decida paŝo de la kulturo. Ĝia esenco konsistas je tio, ke la membroj de la socio limigas sin en siaj eblecoj de kontentigado de la pasioj, dum la individuo agnoskas neniujn limigojn. » | | — Sigmund Freud, Malkontenteco pri la kulturo [1930] |
|
|
 | |
|
 | |
|
 | |
|
 | |
|
 | | « Pri socia faktoro, ebliganta pluan ŝanĝon de la anusa erotiko, atestas la fakto, ke malgraŭ la tuta homa progreso odoro de propraj fekaĵoj preskaŭ ne abomenigas malsame ol la fekaĵoj de la aliaj. Malpuraĉulo, do tiu kiu ne kaŝas siajn ekskrementojn, ofendas per tio la aliajn, traktas ilin malestime — tion atestas ankaŭ la plej fortaj sakraĵoj. Estus same nekompreneble kial la homo uzas kiel sakraĵon nomon de sia plej fidela amiko el la besta mondo, se la hundo ne havus du trajtojn, kaŭzantajn malestimon de la homo. Estante la besto kun evoluinta flarsenso, la hundo ne sentas abomenon al siaj fekaĵoj kaj nek hontas siajn seksajn funkciojn. » | | — Sigmund Freud, Malkontenteco pri la kulturo [1930] |
|
|
 | |
|
 | |
|
 | |
|
 | |
|
 | |
|
 | |
|
 | |
|
 | |
|
 | | « Ĉe ni formiĝis impreso, ke la kulturo estas procezo, ekreginta la homaron — ni ankoraŭ restas sub ĉarmo de tiu ĉi ideo. Tiu ĉi procezo servas al Eroto, deziranta kolekti unue apartajn individuojn, poste la familiojn, tribojn, popolojn, naciojn en unu granda tuto, en la homaro. Kial tiel devas okazi ni ne scias; tia estas la afero de Eroto. La homaj amasoj devas esti libide interligitaj; la sama bezono, la samaj profitoj de komuna laboro ne detenus ilin. Al tiu ĉi programo de la kulturo kontraŭstaras natura instinkto de agresemo, fremdeco de unu al ĉiuj kaj de ĉiuj al ĉiu. La agresemo estas posteulo kaj la ĉefa reprezentanto de la mortoinstinkto, trovita de ni apud Eroto kaj kundividanta kun li regadon de la mondo. » | | — Sigmund Freud, Malkontenteco pri la kulturo [1930] |
|
|
 | |
|
 | |
|
 | |
|
 | |
|
 | | « Supermio de iu ajn kultura epoko havas la saman fonton kiel Supermio de la individuo. Tiu ĉi fonto estas impreso, postlasita de gvidantoj, de homoj de subprema spirita forto aŭ de la homoj ĉe kiuj unu el la homaj pasioj ricevis la plej fortan kaj puran — do ofte unuflankan — esprimon. Foje analogio iras eĉ pli for: sufiĉe ofte, se ne ĉiam, tiuj personoj dum la vivo estas mokataj, persekutataj aŭ eĉ plej kruele ekstermataj. Ja ankaŭ la prapatro estis deigita oble pli malfrue post sia perforta morto. » | | — Sigmund Freud, Malkontenteco pri la kulturo [1930] |
|